TEJO-aktuale: numero 105, 2003-03-24
____________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 105 (24 Marto 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org>; ____________________________________________________________________________ 1. LINGVO-KURSOJ DUM LA INTERNACIA JUNULARA KONGRESO 2. "KURSO DE ESPERANTO": NOVA VERSIO 3. PDF-FORMATAJ EKZERCOJ EN EDUKADO.NET ____________________________________________________________________________ 1. LINGVO-KURSOJ DUM LA INTERNACIA JUNULARA KONGRESO Dum la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso (IJK), en bela natura loko en Svedio, okazos internacia esperanto-kurso en du niveloj. Pliaj informoj kun aliĝilo troveblas ĉe <http://www.tejo.org/ijk/ilk_info.php>;, ĝis nun nur en esperanto kaj la angla. Helpu traduki kaj disvastigi tiun paĝon inter komencantoj kaj esperanto-interesitoj! Por aldoni tradukon en vian lingvon, iru al <http://www.tejo.org/tradukado>;, dosierujo "ijk". Detalaj informoj pri kiel traduki troviĝas ĉe <http://www.tejo.org/traduki>;. Por ricevi paperan informilon kun aliĝilo, skribu al <ilk@tejo.org>. ____________________________________________________________________________ 2. "KURSO DE ESPERANTO": NOVA VERSIO La versio 3 de "Kurso de Esperanto" (12,5 MB) disponeblas ĉe <http://www.kurso.com.br/kurso3.exe>;. ____________________________________________________________________________ 3. PDF-FORMATAJ EKZERCOJ EN EDUKADO.NET La retejo pri esperanto-instruado <http://www.edukado.net>; enhavas preskaŭ cent lingvajn ekzercojn, kiuj nun elŝuteblas en PDF formato: iru al <http://www.edukado.net/lt_chiuj.jsp>;. ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>;. La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;. Aboni eblas ĉe la arĥiv-paĝaro. Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. Pri tejo-aktuale ĉe Abonu.com zorgas Slavik Ivanov.