TEJO-aktuale: numero 104, 2003-03-17
____________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 104 (17 Marto 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org>; ____________________________________________________________________________ 1. TEJO-AKTUALE-KONKURSO: JEN LA GAJNINTOJ 2. TRADUKU INFORMILON POR LA RETA INFORMADO-CENTRO! 3. "ESPERANTO LINGVO ARTA" EN RUSIO 4. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO ____________________________________________________________________________ 1. TEJO-AKTUALE-KONKURSO: JEN LA GAJNINTOJ Lotumiĝis la gajnintoj en la konkurso per kiu TEJO-aktuale festis sian 100an numeron: la novan TEJO-T-ĉemizon ricevos Anna-Laŭra H. Wickstroem (Francio) kaj Kapinga Ntumba (Zimbabvo). Gratulon! ____________________________________________________________________________ 2. TRADUKU INFORMILON POR LA RETA INFORMADO-CENTRO! Ni planas traduki al naciaj lingvoj ĝisdatigitan version de la malnova informilo de TEJO "Kio estas esperanto". Se vi emas helpi, vi povas tre facile fari tion, rekte per la TTT-paĝo <http://www.tejo.org/info/kio.php>;. La rezultantaj dokumentoj elŝuteblos, en PDF-formato, el la retejo por esperanto-informantoj "Reta Informado-Centro" <http://www.ikso.net/ric>;. ____________________________________________________________________________ 3. "ESPERANTO LINGVO ARTA" EN RUSIO Komence de Marto okazis en Novosibirsk (okcidenta Siberio, Rusio) la junulara festivalo EoLA ("Esperanto - Lingvo Arta"). En la jaro 2004, EoLA plej verŝajne okazos fine de februaro en Volgograd (suda parto de Eŭropa Rusio). E-junularo de Novosibirsk: <http://www.nekmovado.boom.ru/ESP/esp.htm>;. E-junularo de Volgograd: <http://stelaro.by.ru/index_esp.html>;. ____________________________________________________________________________ 4. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO Naŭmburg (Germanio), 27.12.2003 - 03.01.2004: 47a Internacia Seminario (IS). Temo: "Naturmedio - strukturo, ekspluato, protekto". La aliĝilo jam troviĝas ĉe <http://www.internacia-seminario.de/is_aliĝilo.pdf>;. La retpaĝo kaj la reta aliĝilo sekvos post kelkaj semajnoj. ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>;. La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;. Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. Pri TEJO-aktuale ĉe www.abonu.com zorgas Slavik Ivanov.