Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org>; 1. LERNU.NET SUKCESAS! 2. AKTIVI EN TEJO KAJ EN UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO 3. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: MENDU KOLORAN AFIŜON 4. JUNULARA RENKONTIĜO EN UKRAINIO 5. ESPERANTA PORTALO "ĜANGALO" ____________________________________________________________________________ 1. LERNU.NET SUKCESAS! 40 tagojn post sia lanĉo, "Lernu!" <http://www.lernu.net>; atingis la nombron de 400 registritaj uzantoj el pli ol 40 landoj kaj pli ol 8 000 vizitojn! Ĉe "Lernu!" oni trovas plurajn retkursojn kaj multajn aliajn helpilojn por informiĝi pri Esperanto kaj lerni ĝin, en diversaj lingvoj. Nun, kiam iu verkas Esperanto-kurson por interreto, tiu ne devas fari la tutan laboron de la komenco, sed povas utiligi la ilojn de "Lernu!": traduk-sistemo, vortaroj, informoj pri Esperanto, ekzemplaj tekstoj kaj sondosieroj, tujmesaĝilo... Kunlaboremuloj por aldoni novajn lingvojn aŭ iĝi lingvo-helpantoj tre bonvenas! Skribu al <teamo@lernu.net>. ____________________________________________________________________________ 2. AKTIVI EN TEJO KAJ EN UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO TEJO konsistas el junaj Esperanto-parolantoj kiuj aktivas pri diversaj taskoj. Se ankaŭ vi volas iun taskon kadre de la TEJO-agado, kaj deziras informojn pri la ekzistantaj taskoj, vi povas aliĝi al la listo "Aktivi en TEJO!" per malplena mesaĝo al <aktivi-en-tejo-subscribe@yahoogroups.com> aŭ vizitante la retpaĝojn <http://groups.yahoo.com/group/aktivi-en-tejo>; kaj <http://www.tejo.org/aktivuloj/listego.jsp>;. La sama afero pri Universala Esperanto-Asocio (UEA) okazas per la listo <http://groups.yahoo.com/group/aktivi-en-uea>;. ____________________________________________________________________________ 3. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: MENDU KOLORAN AFIŜON La venonta Internacia Junulara Kongreso (IJK) <http://www.tejo.org/ijk>; okazos en Lesjofors (Svedio) de la 19a ĝis la 26a de Julio. Eblas peti kolore presitajn afiŝojn por reklami ĝin dum via renkontiĝo aŭ en via loka klubo: skribu al <nastja@ikso.net>. La aliĝilo kaj nigra-blanka versio de la afiŝo troviĝas ĉe <http://www.tejo.org/ijk/paliĝilo.php>;. ____________________________________________________________________________ 4. JUNULARA RENKONTIĜO EN UKRAINIO Kijivo (Ukrainio), 30a de junio - 6a de julio: Renkontiĝo de Esperantista Junularo: kun kursoj, konkursoj, koncertoj, ekskursoj ktp. Informoj kaj aliĝoj: Mikaelo Lineckij <rejo@ukr.net>. ____________________________________________________________________________ 5. ESPERANTA PORTALO "ĜANGALO" Malfermiĝis la tre moderna kaj riĉa esperanta portalo "Ĝangalo": vizitu ĝin ĉe <http://ĝangalo.com>;. ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>;. La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;. Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaŭs, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. Pri TEJO-aktuale ĉe Abonu.com ĉi-foje zorgis Sl. Ivanov.