TEJO-aktuale: numero 63, 2002-05

KOMUNA SEMINARIO EN JAPANIO

Tiba (apud la flughaveno Narita, Japanio), 01 - 03.08.2002: Komuna Seminario de Japana, Korea kaj China Esperanto-Junularoj. Informoj che jej@egroups.co.jp.

"FESTO" EN FRANCIO

Kastelo Grezijono (Valo de Luaro, Francio), 30.08 - 07.09.2002: internacia junulara renkontigho "Festo". Vizitoj, koncertoj, fotoateliero kaj senchesa festo! Informoj: http://festo2002.free.fr, cpoullet@oreka.com.

ORATORA KONKURSO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO EN BRAZILO

Ankau chi-jare, dum la Universala Kongreso okazonta en Fortaleza (Brazilo), okazos Oratora Konkurso por partoprenantoj ghis 28-jaraj. La temoj estos:

- Kial mi agadas por Esperanto?
- Egaleco de seksoj
- Chu Esperanto en evolulandoj?
- Lingvaj Homaj Rajtoj

La premioj estas tre valoraj libroj. Necesas alighi che michelson@bol.com.br au esperanto@astrale.com.

INTERESAJ LIGOJ

- La Esperanta Vikipedio http://eo.wikipedia.com/ jam enhavas 2000 artikolojn.
- La reta taglibrejo "Live Journal" estas nun esperantigata. Jam ekzistas tie esperanto-komunumo:
http://www.livejournal.com/ userinfo.bml?user=esperanto.