TEJO.ORG ANKAU EN LA RUSA
La retpaghoj de TEJO nun legeblas ankau en la rusa lingvo che http://www.tejo.org/rusa/. Se vi shatus traduki ilin vialingven, iru al http://www.tejo.org/traduki/!
TEJO-aktuale: numero 62, 2002-05
La retpaghoj de TEJO nun legeblas ankau en la rusa lingvo che http://www.tejo.org/rusa/. Se vi shatus traduki ilin vialingven, iru al http://www.tejo.org/traduki/!
- Seminaria fotoalbumo:
http://www.ikso.net/echei/ 2002/albumo/index.html
- Rezultoj de la fina taksado:
http://www.ikso.net/echei/ 2001/partoprenantoj/janko/stat.php
- Vikiaj sinprezentoj:
http://ikso.net/cgi-bin/wiki.pl?LaPartoprenantojEnChachak
- Projektoj antauenigitaj dum la seminario:
http://www.ikso.net/balkano (balkano.net)
http://www.ikso.net/lernu (Lernu!)
http://www.ikso.net/lingva (Lingva Chielarko)
Lanchighis nova versio de http://www.edukado.net kun multaj novajhoj: kurso-kalendaro, kursmaterialoj por konkretaj temoj, listo de disponeblaj instruistoj, diskutejo, retaj kursoj, ekzamenoj...
La redaktanto, Katalin Kovats katalin@ikso.net.
Montrealo (Kanado), 31.05 - 02.06.2002: Semajnfino Esperanto & biciklado (SEBO) kadre de bicikla festivalo. Vizito al la malnova urbo, taga kaj nokta biciklado kun 30 mil homoj en senautaj stratoj, ktp. Gastigado che esperantistoj. Informoj: esperanto@sympatico.ca.
Szekesfehervar, Hungario, 25-31.07.2002: 15-a Internacia Junulara Semajno (IJS). Tagaj kaj noktaj kursoj, vingustumado, akvopafilado, ekskurso, tradicia balo, koncertoj, plagh- kaj aliaj umadoj. Ankau chi-jare malrichaj sed fervoraj junaj esperantistoj povos partopreni senpage danke al Premio Melinda. Informoj: http://www.esperanto.hu/hej, hej@math.bme.hu.
En la pasinta "TEJO-aktuale" ni anoncis pri senpagaj lecionoj pri la itala, verkitaj en E-o, haveblaj retposhte che Massimo Ripani Xenoitaly@hotmail.com. Nun Massimo skribas:
Mi estas tre kontenta char mi ricevis multajn petojn pri la lecionoj. Do mi daurigos verki ilin, sed mi petas helpon: mi shatus ricevi petojn pri precizaj temoj (verboj, frazarangho, frazelementojn...). Se la lecionoj sukcesos, mi baldau publikigos ilin en interreta pagho kaj serchos personojn por plibonigi la servon.