TEJO-aktuale: numero 60, 2002-05

ESPERANTO @ INTERRETO EN JUGOSLAVIO

Sukcese okazis la 3a seminario "Esperanto che Interreto" en Chachak (Jugoslavio), kun la cheftemo "Rete Lingvumi". 30 homoj el 13 landoj lernis retteknikojn (kaj laubezone E-on) kaj laboris pri 4 retejoj:

  1. - por balkanaj kaj chirkaubalkanaj E-istoj
  2. "Lernu!" - retejo kaj retkurso por homoj kiuj volas lerni E-on
  3. "Lingva Chielarko" - pri lingvoj, lingva diverseco kaj lingva politiko de la E-movado
  4. - projekto komencita dum E@I-2, kun celo altiri novajn agantojn kaj chiam havi freshajn informojn en la pagharo de TEJO

Du tagojn antau la komenco de la seminario laboris la teamo de la jam fama por resumi la rezultojn kaj organizi pluan evoluon.

IJK EN BRAZILO: KARAVANO "PATO-FORTA"

Inter la Internacia Junulara Kongreso (Pato Branco) kaj la Universala Kongreso (Fortaleza) okazos 6-taga karavano (28a de Julio - 3a de Augusto). Oni veturos (4500 km) chefe nokte, en komforta buso kun litecaj seghoj. Tage oni vizitos 5 interesajn urbojn: Curitiba, Rio de Janeiro, Porto Seguro, Salvador, Recife. Informoj kaj alighoj: http://br.geocities.com/patoforta.

IJK EN BRAZILO: ALIAJ NOVAJHOJ

- Aldonoj al la programo: http://www.tejo.org/ijk/temo.jsp.
- Starighis retposhtlisto tejo-ijk-2002@yahoogroups.com, por interkomuniki kaj ricevi respondojn de la organizantoj. Por alighi sendu mesaghon al tejo-ijk-2002-subscribe@yahoogroups.com.

HELPOPETO: MANLIBRO PRI LANDA AGADO

La TEJO-estrarano pri Landa Agado prilaboras manlibron pri tiu fako kaj tiucele pretigis etan demandaron. Se vi volas ricevi ghin, por mem respondi au ghin publikigi, skribu al Mayrim Sandoval mayrim_sandoval@yahoo.com.

JAM MENDEBLAS AKUSTIKA ALBUMO DE PERSONE

La fama esperanta rokbando Persone de kelkaj jaroj donas ankau akustikajn koncertojn. Baldau aperos ghia KD kun 11 senelektraj kantoj. Eblas ghin rezervi kontrau 13 EUR (+ 3.31 EUR por sendokostoj nur por Europa Unio) che Vinilkosmo http://www.vinilkosmo.com eurokka@club-internet.fr.