ESPERANTO @ INTERRETO EN JUGOSLAVIO: SEMINARIO OKAZANTA
Komencighis hierau TEJO-seminario "E@I" en Chachak (Jugoslavio). Eblas rekte informighi pri ghia evoluo kaj ech interagi kun ghi per la vikia pagho http://ikso.net/cgi-bin/wiki.pl. Bonan laboron!
SEMINARIO POR INFANGVIDANTOJ EN SVEDIO
De la 8a ghis la 16a de februaro 2003 estas planata seminario por interesighantoj envolvighi en agadon pri infanoj kaj ighi infangvidantoj de Internaciaj Infanaj Kongresetoj. Antauvidata loko estas Esperanto-Domo en Lesjofors (Svedio). Kontaktu: David-Emil Wickstroem wicki@gmx.at.
JUNULARA RENKONTIGHO EN BULGARIO
Razgrado (Bulgario), 8-9 junio 2002: Junulara Esperanto-Renkontigho dum EKRA-2002, kun koncerto, diskejo ktp. La tranokto je 8 junio estos senpaga por gejunuloj. Informoj: Milena Makaveeva animo@abv.bg.
[el Heroldo Komunikas]
KONTRIBUU AL DOSIERO PRI ESPERANTO-MUZIKO
En la venonta numero de la franca gazeto "Le monde de l'esperanto" aperos 4-pagha dosiero pri Esperanto kaj muziko. Chiaj artikoloj (en la franca au en Esperanto), fotoj kaj au nuraj ideoj bonvenas.
Christian Lavarenne chlavarenne@freesurf.fr
KUNLABORU KUN SKOLTA ESPERANTO-LIGO
Skolta Esperanto-Ligo serchas novajn aktivulojn, interalie redaktoron por la revuo "La Skolta Mondo". Kontaktu la Gheneralan Sekretarion Hector CAMPOS GREZ esperanto@terra.cl.
[el Ret-Info]
BILDOJ EL LA LASTA INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO
Bildoj el la 26a Internacia Junulara Festivalo okazinta en Pra' Catinat (Italio) troveblas en la retpagho http://www.ijf2002@italicum.de.
JUNAJ AFGANAJ KORESPONDEMULOJ
Esperanto-lernantoj de la projekto "lingvo de paco" (rifughintaj en Irano el Afganio) deziras korespondi tutmonde, au ech nur ricevi kuraghigan bildkarton:
- F-ino Mojhgan Vatanpur (20-jara), Tabage 3, Buluk-e 2, Shahrak-e Seyd ol
Shohada, Kh: Babai, Yaft Abad, Tehran, Irano.
- S-ro Esmail Vakili (15-jara), NO:4, K: 4 Garbi, Kh: Fakuri, Ashrafi
Esfahani, Punak, Tehran, Irano.
- S-ino Malihe Vakili (21 jara), NO:4, K: 4 Garbi, Kh: Fakuri, Ashrafi
Esfahani, Punak, Tehran, Irano.