TEJO-aktuale: numero 58, 2002-04

NOVA OFICISTO EN LA CENTRA OFICEJO

La 32-jara Joost Witteveen (Nederlando) eniris la teamon de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO en Roterdamo. Joost estas doktoro pri fiziko kaj sperta komputilisto; lia tasko estas prizorgi kaj modernigi la komputilaron.

EKSPOZICIO POR INFANOJ EN CHINIO

La 3-a "Esperanto-Ekspozicio por Infanoj" okazos en Nankino (Chinio) la 1-an de junio 2002. Ni esperas ricevi gratulajn leterojn, poshtkartojn, librojn kaj aliajn esperantajhojn. Adreso: Zhuang Rui; 402/14 Jiao Fu Yin, Fuzimiao; Nanjing CN-210001, Jiangsu; Chinio. Rete: zhuangespero@163.com.

INFANA KONGRESETO EN BRAZILO

Fortaleza (Brazilo), 3a - 10 de augusto 2002: 35a Internacia Infana Kongreseto. La ejo estas grandega ekologia rezervejo http://www.reservasapiranga.com.br. Eblos multe kanti, ludi, sporti kaj ekskursi kun spertaj gvidantoj. Informoj: http://www.uea.org. Komisiito pri IIK: Stefan MacGill, stefan.macgill@galamb.net. Surloka respondeculo: Iraneide de Oliveira Lopes iraneidesp@bol.com.br.

ASTRONOMIA STAGHO EN FRANCIO

Sankt-Mikaela Observatorio (suda Francio), 7a - 14a de septembro 2002: 3-a stagho "Astronomio: amatoroj kontribuas". Informoj: http://www.esperanto.org/AEK, astroek@yahoo.com.