TEJO-AKTUALE: UZU LA GHUSTAN ADRESON!
TEJO-aktuale plu sukcesas regule aperi kaj disdoni interesajn informojn, kaj la abonantaro kreskas. Ni esperas ke vi plu helpos ghin, abonigante viajn konatojn kaj sendante al ni informojn! Sed atentu: nepre skribu al la redakteja adreso tejo-aktuale-red@esperanto.org kaj ne al privata adreso de iu redaktisto; alikaze ni riskos fushojn kaj malfruojn. Antaudankon!