TEJO-SEMINARIO SUKCESIS
De la 10a ghis la 17a de marto en Druskininkai (Litovio) okazis TEJO-seminario dedichita al la temo "Aktiva Civitaneco" kaj celinta doni al junaj aktivuloj spertojn utilajn por agado en iliaj organizoj (inkluzive esperantistajn) kaj Landaj Sekcioj. Malgrau la malmuta nombro da partoprenantoj (entute 13 el 4 landoj), la seminario tute sukcesis dank' al la superba laboro de la organizintoj (kvinhoma teamo el europaj kaj amerikaj landoj plus du surlokaj organizantoj): la partoprenintoj pritraktis historion kaj signifon de civitaneco; trejnighis en teama komunikado, subvencipetado, projekt-managhado; partoprenis interesajn diskutojn. Baldau aperos ttt-ejo kun detala informo pri la seminario.