TEJO-aktuale: numero 54, 2002-03

EUROSCOLA EN ESPERANTO

Mardon la 19an de marto okazis la unua Euroscola-tago en 2002; partoprenis ankau 35 junaj Esperanto-lernantoj el Europa Unio kaj ties kandidatolandoj.

Euroscola estas rolludo por lernejanoj vizitantaj la Europan Parlamenton. Bonvolu scii pli per la retejo de la projekto Euroscola-en-Esperanto: http://e.euroscola.free.fr.

EKOLOGIA KONTAKTO

La tria numero de Kontakto, la socikultura revuo de TEJO, temos pri ekologio. La redakcio invitas vin kontribui per artikoloj kaj partopreni en mallonga enketo. La demando estas: Chu en via lando ekzistas punoj/monpunoj pro natur-malpurigo? Kiuj? Respondojn (3-4 frazojn) bv. sendi al la redakcio kontakto@tejo.org. Ne forgesu indiki vian nomon kaj landon!

Jhenja ZVEREVA, redakisto de Kontakto

KONTAKTO HAVAS NOVAN RETADRESON

La nova retadreso de la revuo Kontakto estas kontakto@tejo.org. La malnova ne plu funkcias!

INTERNACIA KONFERENCO EN BELGIO

Leuven (Belgio), 20 - 26 julio 2002: Internacia Esperanto-Konferenco. La alighilo trovighas che http://www.esperanto.be/esperanto3000 en formato PDF. Pliaj informoj che esperanto3000@esperanto.be.