TEJO-aktuale: numero 52, 2001-12-17

SENDU KONTRIBUOJN AL "TEJO TUMONDE"

La papera gazeto de TEJO "TEJO Tutmonde" atendas por la venonta numero viajn artikolojn kaj artikoletojn, laueble kun bildo/foto, laueble antau la 25a de marto. Kiel kutime, plej konvenas simpla, neformatita teksto (*.txt) kun "cx,...ux" (au simile) anstatau supersignaj literoj.

Rick Newsum, redaktoro de TEJO Tutmonde tejo-tutmonde@tejoo.org (atentu pri la litero 'o' aldonita por kontraui spamon).

"LINGVO DE PACO" PROGRESAS

Bone evoluas la projekto de Universala E-Asocio por afganaj rifughintoj "Zaban-e-salam / Lingvo de paco" (ni anoncis ghin en antaua numero http://www.esperanto.org/tejo/ publikajhoj/aktuale/2001-12-17.html). Daure eblas subteni ghin sendante monon al UEA kaj indikante la celon.

Atilio ORELLANA ROJAS
[Raporto pri la projekto haveblas de la redaktejo de TEJO-aktuale]

"JUNA AMIKO": 100 NUMEROJ

Aperis la 100a numero de la gazeto por lernejanoj kaj komencantoj "Juna amiko"! Vizitu ghian retejon: http://www.banyai-kkt.sulinet.hu/esperanto.