SVISA VINTRA SEMAJNFINO
Junularo Esperantista Svislanda organizas Svisan Vintran Semajnfinon (SViS) en urbo Engelberg (centra Svislando). Eblos skii, sledi, promeni, festi ktp.
Pliaj informoj kaj alighilo: jes@skol.ch kaj http://www.unterkunft.ch.
TEJO-aktuale: numero 51, 2002-03
Junularo Esperantista Svislanda organizas Svisan Vintran Semajnfinon (SViS) en urbo Engelberg (centra Svislando). Eblos skii, sledi, promeni, festi ktp.
Pliaj informoj kaj alighilo: jes@skol.ch kaj http://www.unterkunft.ch.
Hispana Esperanta Junulara Societo organizas la renkontighon "Internacia HoRo" en Salamanca, Hispanio, de la 11a ghis la 18a de julio.
Pliaj informoj kaj alighilo: oficejo@tejo.org kaj http://www.esperanto-es.net/HEJS/HoRo2002.
Rusia Esperantista Unio eldonis du kompakt-diskojn kun la plej popularaj kantoj de rusaj E-renkontighoj de la lastaj jardekoj. Chiu disko enhavas 19 kantojn, en ghia studia registrado partoprenis 15 muzikantoj-esperantistoj.
La diskoj estas mendeblaj che la Libroservo de UEA. Pliaj informoj: http://www.uea.org.
La reta enciklopedio en Esperanto "Vikipedio" daure kreskas kaj nun enhavas pli ol 400 artikolojn, tiel superante, ekzemple, nederlandan Vikion. Chiuj dezirantoj povas verki kaj redakti artikolojn por la enciklopedio tiel kunkreante chi tiun grandiozan internacian projekton.
La enciklopedio trovighas che: http://eo.wikipedia.com/.