TEJO-aktuale: numero 48, 2002-02

ANTAUFESTIVALO EN ITALIO

Antau la Internacia Junulara Festivalo (IJF) okazonta en Fenestrelle, 70 km for de Torino, la Torina E-Centro organizas antaufestivalon kulturan kaj turisman. Ghi komencighos sabate la 23an de Marto kaj dauros ghis merkredo la 27a (komenco de la IJF). Tranoktado surplanka che la E-centro, vizitoj tra la urbo, tipaj vespermanghoj, ktp. Informoj kaj alighoj che Francesco Amerio f.amerio@libero.it. Vidu ankau: http://www.turismotorino.org/, http://www.comune.torino.it/ canaleturismo/index.htm.

TEJO-SEMINARIOJ: RESTAS LOKOJ POR LITOVIO

Por la seminario "Aktiva civitaneco", okazonta en Litovio de la 10a ghis la 17a de marto 2002, ankorau liberas deko da lokoj por junaj europanoj. Se vi interesighas, tuj kontaktu la organizan teamon che . Repagighos minimume duonon de la vojaghkostoj. Detalajn informojn vi trovos che http://www.tejo.org/seminarioj/ aktiva_civitaneco.jsp.

TEJO-SEMINARIOJ: "ESPERANTO @ INTERRETO" EN JUGOSLAVIO

Post du skandinavaj, la venonta seminario E@I (E-o che interreto) okazos en Balkanio dum la unua semajno de majo, kun la cheftemo "lingvo-lernado kaj -instruado per la reto". Pli da informoj kaj alighilo troveblas che http://www.tejo.org/ seminarioj/echei2002_jug.jsp.

INTERESAJ RETPAGHOJ

- Che http://www.esperantic.org/ced/encyclo.htm trovighas anglalingvaj artikoloj pri E-o el aperonta "Enciklopedio de lingvoinstruado kaj -lernado". Ili enhavas tre utilajn kaj citindajn referencojn.

- "Indymedia" estas novajhservo por aktivuloj en la movado por tutgloba justeco. Ghia brazila retpagho havas ankau E-an version che http://brasil.indymedia.org/index.php3?lang=eo.