INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN BRAZILO: PLIAJ INFORMOJ
La 58a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos de la 21a ghis la 28a de
julio 2002 en la urbo Pato Branko (Pato Branco), en suda Brazilo. Multe
helpos al preparlaboro loka teatra grupo, kies gvidantino, Eliane Gauze,
prezidas la Lokan Kongresan Komitaton. La temo sonas jene: "Lingvo, kulturo
kaj oportunecoj". En la pagharo
Chi-jare ankau la Universala Kongreso okazos en Brazilo, en la norda urbo Fortalezo, de la 3a ghis la 10a de augusto. De la IJK vojaghos al la UK busa karavano: ghi dauros ses tagojn kaj haltos unu nokton en en San-Paulo, du en Rio de Janeiro kaj unu en Porto Seguro (suda marbordo de Bahia).
Nastja Kojhevnikova, TEJO-estrarano pri kongresoj nastja@ikso.net