KONKURSO: FRAPFRAZIGU TEJO-N!
Chu vi audis pri "Connecting People", "Intelligence Everywhere", "Obey Your
Thirst" au "Intel Inside"? Vershajne jes... Multaj firmaoj kaj organizoj
havas tiajn fraprazojn/sloganojn. La celo estas per kelkaj vortoj doni bonan
impreson, etosigi kaj allogi homojn. Estus tre bone se ankau TEJO havus
belsonan, bonetosan kaj allogan frapfrazon! Vershajne ghi rilatus al "mondo/
lingvo/amikeco sen limoj" au io simila. Au eble vi havas tute alian ideon?
Pro tio ni nun starigas konkurson: sendu vian frazon antau la 31a de marto
al frapfrazo@tejo.org au al Hokan Lundberg, Fisksatra Torg 12, SE-13341
Saltsjobaden, Svedio.
Ideale la slogano taugu por prezenti TEJO-n kaj al E-istoj kaj al aktivuloj
de aliaj junularaj organizoj. Ankau estas pluso se ghi bone funkcias kaj E-e
kaj angle. La kreintoj de la tri plej bonaj frazoj ricevos premion (la novan
T-chemizon de TEJO kun la gajninta frazo). Sukceson!
La informad-teamo de TEJO informado@tejo.org.