TEJO-aktuale: numero 44, 2002-01

TEJO-SEMINARIO "AKTIVA CIVITANECO" EN LITOVIO

TEJO invitas vin al la seminario "Aktiva civitaneco" en Litovio, de la 10a ghis la 17a de marto 2002. Parte teoria, pri demokratio kaj socia partopreno fare de civitanoj, parte praktika pri teama kunlaborado, interhoma komunikado kaj organizado de projektoj, la seminario strebos doni al partoprenantoj novajn ideojn kaj spertojn pri socia aktivado. Repagighos minimume 50% de vojaghkostoj. Alighu rapide char la lokoj estas limigitaj.

Pliaj informoj: http://www.tejo.org/seminarioj/aktiva_civitaneco.jsp

VERKOKONKURSO EN "KONTAKTO"

"Kontakto", la socikultura revuo de TEJO, anoncas grandan verkan konkurson. Temo: "Mia Kontakto": skribu, kio estas interesa kaj ghojiga por vi, pri kio vi shatas legi, kiuj artikoloj vin impresas... Formo, longeco kaj stilo estas libere elekteblaj. En la konkurso ekzistas tri kategorioj lau lingvaj niveloj: ordinara, facila kaj tre facila. La gajnintaj konkursajhoj aperos en Kontakto kaj la autoroj ricevos valorajn premiojn. Limdato por forsendo: 30a de majo 2002. Sendu viajn konkursajhojn (kun viaj nomo, agho, adreso kaj lau kiu nivelo vi verkis), al: Kontakto, p/k 89, UA-01030 Kiev-30, Ukrainio kontakto@esperanto.org

SOMERAJ E-KURSOJ EN SUDA FRANCIO

En la urbo Sete (che la franca Mediteraneo) okazos 3-nivelaj E-kursoj de la 24a ghis la 31a de augusto 2002. Informoj: yvierne@netcourrier.com, nikolao.k@wanadoo.fr, http://perso.wanadoo.fr/nikolao/esperanto.html.

JUNAJ KORESPONDEMULOJ EL BRAZILO

Dek tri jhusaj kursfinintoj (14- ghis 17-jaraj) deziras korespondi tutmonde. Skribu al: Prof. Kopke, Av. Zoelo Sola, 2013, Tres Rios - RJ, Brazilo BR-25821-080.

ESPERANTLINGVA ENCIKLOPEDIO LIBERE REDAKTEBLA

Naskighis E-lingva reta enciklopedio che http://eo.wikipedia.com/. Ghi funkcias per la tekniko "vikio": tio signifas ke chiu ajn povas tre facile plibonigi kaj pligrandigi ghin, rekte per sia reta foliumilo.