INTERNACIA JUNULARA KONGRESO: RETPAGHO KUN ALIGHILO
La venonta Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos de la 21a ghis la 28a de julio 2002 en Pato Branko, Brazilo. Informojn kaj alighilon vi trovos en la belega pagho http://www.tejo.org/ijk/.
TEJO-aktuale: numero 43, 2002-01
La venonta Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos de la 21a ghis la 28a de julio 2002 en Pato Branko, Brazilo. Informojn kaj alighilon vi trovos en la belega pagho http://www.tejo.org/ijk/.
Post la sukceso de la jaro 2001, Euroscola (rolludo por gimnazianoj che la Europa Parlamento) ankau en 2002 certe okazos ankau en Esperanto. Estas interkonsento pri du datoj: la 19a de marto kaj la 17a de aprilo, kun po 35 esperantlingvaj gelernantoj. Ankorau restas iom da liberaj lokoj, sed urghas anonci sin al Xavier DEWIDEHEM xavy.fr@caramail.com, respondeculo pri la retejo E-euroscola http://e.euroscola.free.fr.
La retejo de Sveda E-Federacio povis registri 1 037 966 vizitojn dum la
jaro 2001, la plej alta kvanto depost la eknombrado en februaro 1996.
Franko Luin franko@omnibus.se