TEJO-aktuale: prova numero 2, 2001-11

Novajhoj el TEJO

Aranghoj

Landa agado

TEJO TUTMONDE: ADRESSHANGHO

Fine de novembro, lauplane, la redakcio de TEJO Tutmonde translokighos al Japanio. Ekde nun ne plu sendu paperposhton al la ghisnuna adreso en Bristol (Britio): ghis anonco de adreso en Japanio, sendu al TEJO che la Centra Oficejo de UEA, au prefere atendu tiun anoncon kaj sendu al Japanio. La retadreso <tejo-tutmonde@esperanto.org> daure funkcios.

Rick Newsum

Redaktoro de TEJO-tutmonde


EGALECA KONTAKTO KUN KAKTO

La lasta numero de revuo Kontakto por la jaro 2000 temas pri egaleco. Lau propono de TEJO-prezidanto Sjoerd Bosga aldonighis kvar temaj paghoj, kiuj ricevis la pikan nomon "Kakto". Kakto aperos ekde nun laubezone unufoje jare kaj ghi chiam okupighos pri iu "dorna" temo.

Aperas ankau intervjuo kun Hokan Lundberg, Svedio, kunordiganto de la Eksteraj Rilatoj de TEJO. Hokan estas profesia komputilisto kaj jam organizis seminarion pri Esperanto kaj Interreto, E@I ("E che I").

Estas jam tempo reaboni al Kontakto por 2001. Pliaj informoj che la Centra Oficejo <uea@inter.nl.net> kaj sur la retpagho de TEJO: <http://www.esperanto.org/tejo/Kontakto>


4. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO: GRAVAJ ADRESSHANGHOJ

Dum la 44-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo en Cuxhaven (Norda Germanio) organizighas, okazis du gravaj adresshanghoj.

Bv. ekde tuj sendi vian alighilon NUR al:

Norbert Piechotta
Rondellstr. 3
85540 Haar
Tel./Faksilo +49 89 6883779
<is.admin@esperanto.de>

Krome, por kontribuoj al la tema programo kontaktu NUR:

Sarah Nawroth
S�lder Str. 8
59439 Holzwickede
Tel. +49 23 016200
<is.tema@esperanto.de>

Cetere, chiaj kontribuoj por la tema kaj distra programoj estas daure serchataj - post interkonsento kun la organiza teamo haveblas rabatoj de 30 DEM kaj pli! Informighu sub <http://www.internacia-seminario.de>.

Holger Boos <Holger.Boos@gmx.de>


LA UNUA UKRAINA JUNULARA TENDARO

De la 1a ghis la 10a de Julio 2001 okazos la unua Tendaro de Ukraina Junularo Esperantista (TUJE-1). Al la interesitoj estos sendita la Informbulteno n-ro 1.

Mihael Lineckij <lineckij@ukrpost.net>

<http://www.interactive.kiev.ua/esperanto>

fonto: ret-info


JUNULARA MOVADO EN JUGOSLAVIO

La 1-an de novembro komencighis nova E-kurso por gejunuloj en la urbo Nish (Jugoslavio). Dudeko da gejunuloj alighis.

En Zajechar, loko je 70 km nordoriente de Nish, la E-societo okazigis A- kaj B-kursojn. Pro la aktiveco de la societo, pri kiu informadas la lokaj komunikiloj, ankau intereso por lerni Esperanton ekzistas.

La 26-an de novembro, en Beogrado, okazis la jarkunveno de Serbia E-Junulara Organizo. Elektighis novaj estraranoj por periodo 2000-2002.

Zoran C'iric'