TEJO-aktuale: prova numero 1, 2001-02
1. NASKIGHIS TEJO-AKTUALE!
2. PASPORTA SERVO 2001 ACHETEBLAS
3. INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO PROKSIME AL ROMO
4. BICIKLAJ KARAVANOJ AL LA INTERNACIA JUNULARA KONGRESO
Saluton! Jen la unua numero de TEJO-aktuale, la senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Jam ekzistis multaj utilaj informservoj, sed TEJO-aktuale havas proprajn apartajhojn:
- Ghi ne publikigas longajn artikolojn au diskutojn, sed nur mallongajn informojn kaj adresojn de retpaghoj kie troveblas pli da materialo.
- Chiusemajne ghi dissendas nur kelkajn, elektitajn novajhojn, interesajn por la junulara E-movado.
- Ghi aboneblas senpage kaj ghia tuta enhavo troveblas che <www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/pagxo.html>.
TEJO-aktuale bezonegas vian helpon! Vizitu la retpaghon <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html> kaj pripensu, chu vi shatus iom kunlabori kun ni. Kaj kompreneble sendu al nichiajn informojn pri esperantaj junularaj okazajhoj al la redaktota adreso
<tejo-aktuale-red@esperanto.org>
TEJO-aktuale estas ankorau eksperimenta, sed ni decidis komenci la aperigon kaj iom post iom plibonigi la servon. Ni atendas viajn rimarkojn kaj proponojn, pri la enhavo kaj pri la aspekto. Antaudankon!
La eldono 2001 de Pasporta Servo (la listo de adresoj kie E-istoj povas gasti senpage) estas preta kaj achetebla che la Libroservo de Universala Esperanto-Asocio <www.uea.org>.
Derk Ederveen, kompilanto de Pasporta Servo
<pasporta-servo@esperanto.org>
Retpagho: <http://www.esperanto.net/ps>
Forumo: <http://www.egroups.com/group/PasportaServo>
Pasporta Servo strebas teni 1000 gastigantojn en eldono 2002! Helpu nin!
La 25a Internacia Junulara Festivalo (IJF) okazos de la 11a ghis la 17a de aprilo 2001 en Bolsena, 100 km norde de Romo. La temo estas "2001, lingva Odiseado", klare inspirita el la "2001, Jaro de lingvoj" proklamita de Europa Unio. Kiu shatus kunlabori (kompreneble kontrau rabato) kontaktu la respondeculinon pri la tema programo Chiara Baro <c_baro@yahoo.com>.
La retpagho de la 25a IJF estas: <http://www.esperanto.it/ijf25/index.html>.
La Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) organizas biciklajn karavanojn al la Internacia Junulara Kongreso okazonta en Strasburgo la venontan julion. Por informoj kontaktu:
- Orienta Karavano (Bresto - Varsovio - Berlino - Strasburgo):
Aleksej <chasseur@mail.ru>.
- Suda Karavano (Barcelono - Liono - Bazelo - Strasburgo) kaj Okcidenta Karavano (Vannes - Angers - Parizo - Strasburgo):
Zav <xgodivier@esperanto.org>.
- Norda Karavano (Londono - Bruselo - Luksemburgo - Strasburgo) kaj Postkongresa Karavano (Strasburgo - Parizo - Rennes - Finisterre):
Cirilo <cirilo@freesurf.fr>.
La retlisto de BEMI aboneblas per mesagho al