NACILINGVA INFORMILO DE TEJO: REDAKTANTO SERCHATA
En antaua numero de TEJO-aktuale ni aperigis alvokon por trovi tradukantojn al naciaj lingvoj de novajhoj por ekstera informilo de TEJO. Nun serchatas redaktanto kiu elektu kaj adaptu la tradukotajn informojn. La tasko estas sufiche malgranda kaj plenumenda nur chiun duan monaton au simile. Por plu informighi au kandidatighi skribu al Katja Ignatjeva katido@mac.com.