TEJO-aktuale: numero 41, 2001-12

TEJO-AKTUALE: LA TEAMO PLIGRANDIGHAS

Sekve de nia alvoko por trovi kunlaborantojn, alighis al la teamo de TEJO-aktuale tri novaj aktivuloj:

- Oleg Izjumenko (Rusio): administrado de la abonantaro, reklamado
- Jevgenij Gaus (Litovio): ghisdatigo de la retpaghoj
- Dejan Skrebic (Bosnio): kontaktoj kun informantoj kaj redaktantoj

Katya Ignatyeva (Rusio), ghisnuna kunordiganto, oficiale forlasas la teamon, sed ni certe sukcesos plu gheni shin pri TEJO-aktuale :-) Dankegon al shi, kaj bonan laboron al Oleg, Jevgenij kaj Dejan!.

INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO EN ITALIO

Itala Esperantista Junularo invitas vin al sia tradicia jara renkontigho, Internacia Junulara Festivalo, kiu okazos de la 27a de marto ghis la 2a de aprilo 2002 en Fenestrelle (Torino), nordokcidenta Italio. La temo estos "Integrigho de minoritatoj en Europo de EUR". Ghis la revido en Fenestrelle!

Alighu che http://www.esperanto.it/iej/ijf/2002/
ijf.admin@esperanto.it

PASPORTA SERVO: NOVA REKORDO!

Estas granda ghojo konstati ke Pasporta Servo ne nur (denove) atingis 1000 gastigantojn, sed ghi ech denove estos pli ampleksa ol pasintjare. Jam nun certas ke eldono 2002 enhavos pli ol 1220 gastigantoj, el 82 landoj! Finredakto okazos ene de kelkaj tagoj.

Derk Ederveen
pasporta-servo@esperanto.org, kompilanto de Pasporta Servo

Pasporta Servo http://www.esperanto.net/ps estas libreto kiu listigas adresojn kie E-istoj povas gasti senpage. Ghin eldonas TEJO. Ghi acheteblas che la Libroservo de Universala Esperanto-Asocio http://www.uea.org.

BICIKLISTA ESPERANTISTA MOVADO INTERNACIA EN LA RETO

La retpagho de Biciklista E-ista Movado Internacia (BEMI), faka asocio de TEJO, trovighas che http://purl.org/net/bemi. Tie haveblas informoj pri ghiaj venontaj biciklaj karavanoj. Nun, ekzemple, aperas informoj pri la "alta karavano" kiu okazos inter Francio kaj Italio, okaze de la venonta Internacia Junulara Festivalo en Italio. Krome vi trovos biciklan vortareton en ok lingvoj, inkluzive de E-o.

Zav' XGodivier@esperanto.org

RETA KURSO POR HISPANLINGVANOJ

Interreta kurso por hispanligvanoj, uzebla por memlernado au perkoresponda instruado, trovighas che http://www.institutoesperanto.com.ar.

KORESPONDEMULOJ EL MEKSIKO

Grupo de komencantoj diversaghaj deziras korespondi tutmonde. Kontaktu ilian instruiston Luis Cordova luismexicali@hotmail.com.