TEJO-aktuale: numero 39, 2001-11

Enhavo

E @ I: KVAR ARTIKOLOJ EN LA RETO

Kvar raportoj pri la TEJO-seminario "E @ I" okazinta en Uppsala (Svedio) estas legeblaj che

<http://www.ikso.net/echei/2001/artikoloj/>.

TEJO TUTMONDE: LA LIMDATO PROKSIMIGHAS

La papera gazeto de TEJO "TEJO Tutmonde" atendas por la novjara numero viajn artikolojn kaj artikoletojn (laueble kun bildo/foto) pri agado via, vialanda au viaregiona.

Rick Newsum, redaktoro de TEJO Tutmonde

<tejo-tutmonde@esperanto.org>.

BELARTAJ KONKURSOJ DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

Universala Esperanto-Asocio invitas partopreni siajn Belartajn Konkursojn en la branchoj: Poezio, Prozo, Teatrajho, Eseo, Kanto, Vidbendo, Infanlibro de la Jaro. La limdato estas la 31a de marto 2002. La regularo haveblas che

<uea@inter.nl.net>.