TEJO-aktuale: numero 38, 2001-11

Enhavo

HISTORIA "KONTAKTO"

Historio de manghajhoj, juda kulturo kaj Armenio estas kelkaj el la temoj de Kontakto 6/2001. Intervjuighas Derk Ederveen, kompilanto de Pasporta Servo, la plej populara Esperanto-eldonajho, kun pli ol mil gastigantoj tra la tuta mondo (la nova PS aperos komence de 2002). Kiel kutime enestas ankau enigmo, recenzoj, distraj kaj facillingvaj artikoloj.

"Kontakto" estas dumonata kolora revuo de TEJO por junuloj kaj komencantoj. Individuaj Membroj kaj Patronoj de TEJO ricevas ghin automate. Chiuj aliaj povas aboni tra landa peranto au rekte che UEA

<uea@inter.nl.net>.

Grupoj de ricevantoj che la sama adreso havas rabaton. Vidu ankau:

<http://www.esperanto.org/internacia/TEJO/
publikajhoj/kontakto/e-kontakto.html
>.

Tiu chi estas la lasta Kontakto redaktita de d-ro Sabira Sta'hlberg. La nova redaktoro, Eugenia (Jhenja) Zvereva, prezentighas en intervjuo. La retadreso de Kontakto restos

<kontakto@esperanto.org>.

La nova poshta adreso estas:

Kontakto,
p/k 89, UA-01030
Kiev-30, Ukrainio.

MALPLI KOSTA DUMVIVA MEMBRECO EN UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

La Komitato de Universala E-Asocio (UEA)

<http://www.uea.org>

decidis enkonduki la novan kategorion Dumviva Membro kun Jarlibro. Por esti dumvive individua membro de UEA kaj ricevi chiujare la Jarlibron, oni pagas unufoje la 25oblon de la MJ-kotizo. Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro krome estas individuaj membroj de TEJO ghis sia 30a jaro kaj ricevas sen plia pago la revuojn "Kontakto" kaj "TEJO Tutmonde".

OKAZAJHOJ CHE LA ESPERANTO-CENTRO DE TORINO (ITALIO)

- 15.12.01 Kristnaska festo

- 02.02.02 Itala Esperantista Junularo sin prezentas al norditalaj novuloj

- 23-27.03.02 Antaufestivalo: la E-Centro organizas gastigadon por la partoprenontoj de la Internacia Junulara Festivalo (IJF), okazonta tuj poste en Pracatinat (Torina regiono).

El "Nova Sento in rete"

<f.amerio.libero.it>

ARANGHOJ EN UKRAINIO

- 23-27.05.02 "Tagoj de Kjivo" - pitoreska kaj spektinda urba festo

- 01-07.07.02 Renkontigho de Europa Junularo (REJo)

Informoj che

<http://www.esperanto.kiev.ua>

UNIVERSITATNIVELAJ KURSOJ DUM LA VENONTA AZIA KONGRESO

Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS)

<http://www.ais-sanmarino.org>

okazigos unuafoje sesion en Azio dum la 3a Azia Kongreso de Esperanto en Seulo (Koreio), 23-26.08.02. La tri kursoj temos pri kibernetiko, ekonomio kaj menso- kaj cerbo-scienco.

Informoj: prof. LEE Chong-Yeong

<Lee@esperanto.net>.

NOVAJ RETPAGHOJ

- La belega nova retejo de grekaj esperantistoj:

<http://www.esperanto.gr>

- China retejo por internacia uzo de E-o en turismo, komerco, ekonomio, medicino, eduko ktp.:

<http://www.kunlaboro.com>