TEJO-aktuale: numero 36, 2001-11

Enhavo

TEJO - E @ I: SUKCESE FINIGHIS LA SEMINARIO EN SVEDIO

Retemuloj el tuta Europo kaj kelkaj ech el Norda Ameriko kolektighis por semajno en Uppsala (Svedio) por rakonti pri siaj interretaj projektoj, pridiskuti la estontecon de Esperanto kaj La Reto, spertighi pri novaj teknologioj, kaj simple ekkoni unu la alian persone - ja multaj el ili antaue komunikis unu kun la alia nur per interreto. La tuto tre sukcesis, danke al la grandega laboro de la organizantoj kaj al la entuziasmo de la partoprenantoj, kaj certe donos interesajn fruktojn dum la venontaj monatoj.

Lau raporto de Oleg Izjumenko

<http://www.ikso.net/cgi-bin/wiki.pl?Oleg>.

TEJO - E @ I: PLIAJ LIGOJ

- La daure evoluanta retejo de la seminario:

<http://www.ikso.net/echei/2001>

- Bonegaj artikolo kaj filmo che la plej legata sveda gazeto:

<http://www.dn.se/esperanto>

- Granda multlingva vortaro kunredaktata de E-istaj volontuloj:

<http://purl.org/NET/voko/revo/>

- La projekto Interkulturo kontaktigas per E-o klasojn el la tuta mondo:

<http://lps.uniroma3.it/kler>

- La sukcesegaj retejoj kreitaj de Franko Luin:

<http://www.esperanto.se>

<http://www.esperanto.se/kiosken/>

<http://www.esperanto.nu>

"KONCIZE" SERCHAS NOVAN REDAKTANTON

La papera gazeto de la mez-europaj E-junularoj "Koncize" jam de longe ne aperas. Dum la pasinta MEJK-kunsido en Berlino oni decidis nepre trovi novan redaktanton por revivigi ghin. Se vi interesighas kunlabori kaj volas pli da informoj, skribu al David-Emil Wickstroem

<david-emil@esperanto.de>.

APERIS "KONTAKTO" 5/2001

Interhomaj rilatoj estas la cheftemo de jhus aperinta Kontakto numero 5/2001.

La temo estas aktuala pro organizota TEJO-seminario pri ghi. Aperas ankau intervjuo al Masayuki Saionji pri la naturkuraca metodo Yumeiho, kaj la fama Spomenka S'timec kontribuas per originala novelo. Krome enestas recenzoj pri Hejma vortaro (red. Jouko Lindstedt) kaj la KD "JoMo friponas", kaj, kiel chiam en Kontakto, enigmo, kuir-recepto kaj aliaj distrajhoj. "Kontakto" estas dumonata kolora revuo de TEJO por junuloj kaj komencantoj. Individuaj Membroj kaj Patronoj de TEJO ricevas ghin automate. Chiuj aliaj povas aboni tra landa peranto au rekte che UEA

<uea@inter.nl.net>.

Grupoj de ricevantoj che la sama adreso havas rabaton. Vidu ankau:

<http://www.esperanto.org/internacia/TEJO
/publikajhoj/kontakto/e-kontakto.html
>.

AUSTRALIA SOMERKURSARO

La 18-a Australia Somerkursaro okazos 05 - 18.01.2002 (dum varma somero!) en Perth (Okcidenta Australio). Informoj kaj alighilo:

<http://www.iexpress.net.au/~esperanto>,

<trish7@tpg.com.au>.

ARTISTOJ INVITATAJ AL CHINIO

Dum la novjaraj tagoj okazos en la fama historia urbo Xi'an (Chinio) internacia vespero pri eksterlandaj popolaj kantoj kaj dancoj (chefe Orienta Europo, Hindio kaj Pakistano). La interesighantaj artistoj kaj grupoj skribu al

<partnero@pub.xaonline.com>.