Enhavo
TEJO - E @ I: SEMINARIO OKAZANTA EN SVEDIO
Komencighis sabaton la 27an de Oktobro la TEJO-seminario "Esperanto @Interreto" (Uppsala, Svedio). 40 gejunuloj el 17 landoj venis por spertighi pri la reto kaj ghia uzo por la E-movado. Interalie okazas prelegoj kaj ekzercoj pri modernaj retaj teknikoj, programaj kaj retpaghaj lingvoj, ardaj diskutoj pri terminoj, kaj kompreneble ankau distraj kaj neformalaj momentoj por iom malpli virtuala konatigho.
Ankau la teamo de TEJO-aktuale partoprenas la seminarion, kaj eble tio helpos ghin pligrandighi kaj plibonigi siajn servojn! Do, bonan legadon kaj... Salutojn el Svedio!
TEJO - E @ I: MEM PARTOPRENU PER LA RETO!
Interesa maniero uzi la reton, prezentita dum "E @ I", estas "Vikio": temas pri "dinamika" retpagharo kiun chiu ajn retuzanto povas tre facile redakti kaj pligrandigi, rekte per TTT-pagho, sen uzi apartan programon kaj sen koni HTML-on. Provu mem viziti la Vikion de "E @ I" che
<http://www.ikso.net/cgi-bin/wiki.pl>:
tiel vi havos plej freshajn informojn pri la okazanta seminario kaj povos mem aldoni viajn kontribuojn!
TEJO - E @ I: INTERESAJ LIGOJ
- La interreta E-kurso "Esperanto Viva!":
<http://www.mintex.demon.co.uk/espviva/index.htm>
- Baldau ekfunkcionta arhhivego pri chio rilata al E-instruado:
- Bonega komencpunkto por lerni pri Esperanto kaj Interreto:
TEJO: RAPORTO PRI OKEJ-MEJK-KUNSIDO
De la 18a ghis la 21a de Oktobro kunvenis en Berlino (Germanio) reprezentantoj de la E-junularoj de Francio, Germanio, Hungario, Kroatio kaj Nederlando kaj de TEJO. Dum la unua tago ili diskutis pri komunaj projektoj; dum la dua ili trejnighis pri subvencipetado kaj publika parolado.
Federico Breda (TEJO-estrarano pri eksteraj rilatoj)
AKTUALAJHOJ PRI LA INTERNACIA SEMINARIO (IS)
Jam pli ol 200 gejunuloj alighis al la venonta IS
<http://www.internacia-seminario.de>,
la jarfina tutsemajna festo okazonta en Rotemburg (Norda Germanio). Ghis la unua de decembro eblas ankorau alighi trafante la duan periodon.
INSTRUISTOJ SERCHATAJ EN CHINIO
La Konkorda Universitato de Pekino (Chinio) serchas unu au du instruistojn pri la angla por kelkaj monatoj au unu jaro. E-istoj estus aparte bonvenaj. Interesitoj skribu al Zhang Junqing