TEJO-aktuale: numero 34, 2001-10

Enhavo

TEJO: SERCHATAS KUNLABORANTOJ POR NACILINGVA RETA INFORMILO

Dum la lasta kunsido en Roterdamo, la estraro de TEJO decidis eldoni dumonatan retan informilon pri TEJO-agado. Ghi estos mallonga kaj strukture simila al TEJO-aktuale. Dezirantoj helpi traduki informojn al sia nacia lingvo bv. anoncighi che TEJO-aktuale

<tejo-aktuale-red@esperanto.org> au

che la estrarano de TEJO pri informado, Hokan Lundberg

<informado@tejo.org>.

TEJO: PORGAZETARA DEKLARO DE LA ESTRARO

Dimanche, la 30-an de septembro, estis dissendata porgazetara deklaro de s-ro Andreas Joachim Penk kun la aserto ke la TEJO-estraro misuzas sian neutralecon. La ekzaktaj asertoj estas jenaj:

1. ke la TEJO-estraro ignoras diskriminacion kontrau samseksemuloj

2. ke la TEJO-estraro uzas sian laustatutan neutralecon por eviti trakti la temon "diskriminacio kontrau samseksemuloj" en sia planata seminario pri diskriminacio.

Ni chi tie certigas ke tiuj chi asertoj estas sen vereca bazo. La fonto por la asertoj aghas jam kelkajn monatojn, la informoj estis je siaj publikigoj jam plejparte falsaj kaj ilia ripetado ne ghustigas ilin.

Neniu pridubas nek iam ajn pridubis ke ekzistas en diversaj mondopartoj diskriminacio kontrau samseksemuloj. Komentoj de la TEJO-kasisto Ilja de Coster estis tirataj el sia kunteksto kaj pro tio donas falsan impreson. Kadre de planata seminario (kies okazigon ni antauvidas por autuno 2002) al la subtemo "diskriminacio pro seksaj kialoj" estos dedichata ch. 25 % de la tuta seminaritempo.

Ni estas solidaraj kun diskriminataj sociaj grupoj sed ni ne permesas ke iu ano de diskriminita grupo uzu la fakton de ties diskriminateco por subpremigi au chantaghi TEJO-n.

Por la estraro: Holger Boos, TEJO-prezidanto

GEJUNULOJ SENPAGE AL UNIVERSALA KONGRESO

Chiuj, kiujn naskighis post 31.12.1981 ne pagos alighkotizon por la UK-2002 okazonta en Fortalezo (Brazilo)! Tiun chi Universalan Kongreson antauvideble partoprenos granda kvanto da gejunuloj, ankau pro tio ke okazos karavano al ghi de la IJK en Pato Branko.

Molina Milanez <molinavm@uol.com.br>.

NOVA JUNULARA GRUPO EN ITALIO

Naskighis junulara E-grupo en la regiono Apulio (sudorienta Italio). La kontaktulo estas Nicola Ruggiero

<nruggiero@ciaoweb.it>.

RAPORTO PRI KONTAKTOJ PER PASPORTA SERVO

Dulingva (E-a kaj china) raporto pri vojagho per Pasporta Servo de china jhurnalisto troveblas che

<http://zhangshaoji.at.china.com/peng/tuto.htm>.

FRANCA KULTURDOMO SERCHAS KUNLABORANTOJN POR LA VENONTA SOMERO

Kulturdomo Gresillon

<kastelo.gresillon@free.fr>

serchas laboremulojn por la venonta somera programo. Bonvenas kursgvidantoj, prelegantoj, mastrumantoj ktp., kiuj ricevos rabaton au senpagan restadon.