Enhavo
TEJO: LA ESTRARO KUNSIDIS EN ROTERDAMO
De la 28a ghis la 30a de Septembro en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo okazis la unua kunsido de la novelektita TEJO-estraro. Krom 8 estraranoj, ghin cheestis ankau la nuna TEJO-volontulo Christopher Culver kaj la Ghenerala Direktoro de la CO Pasquale Zapelli. Flanke de UEA observis la estrarano Ans Bakker.
Traktighis plej diversaj temoj: multaj seminarioj planataj por la venonta jaro, IJK 2002, IJK 2003, kunlaboro kun ILEI en la kampo de instruado. Ellaborighis kaj akceptighis minimuma programo por la dujara estrara periodo. La sekva kunsido okazos printempe en la jaro 2002.
Katja Ignatieva, ghenerala sekretario de TEJO
TEJO: NOVA REDAKTORO DE "KONTAKTO"
La 29an de Septembro elektighis kiel redaktoro de "Kontakto" (ne-primovada revuo de TEJO) Jhenja Zvereva, profesia jhurnalisto el Kievo (Ukrainio).
TEJO esprimas sinceran dankon al Sabira Stahlberg, ghisnuna redaktoro, pro shia laboro pri la revuo.
TEJO: EBLAS MEMBRIGHI DANKE AL LA FONDAJHO "CANUTO"
Junuloj (el malrichaj landoj) kiuj ne havas sufiche da financaj rimedoj por membrighi en TEJO, povas provi membrighi pere de fondajho Canuto. Pasintjare 180 junuloj alighis per ghi. La kandidatighemuloj sendu leteron al la ghenerala sekretario de TEJO, Katja Ignatieva
- nepre indikante:
- nomon, naskightagon, loghlokon;
- vian agadon en E-ujo (en loka, nacia au internacia nivelo);
- vian kontaktadreson (se vi havas retadreson, bv. nepre indiki ghin).
TEJO: KOTIZOJ POR 2002
Eblas membri en TEJO en du kategorioj:
- MJ-T: oni ricevas la Jarlibron de UEA, la revuon "Kontakto" kaj la bultenon "TEJO tutmonde".
- MA-T: oni ricevas la samajn eldonajhojn, plus la revuo "Esperanto".
Jen la kotizoj por la jaro 2002:
Lando Valuto MJ(-T) MA(-T)
Australio: dolaro 36 89
Austrio, Belgio, Finnlando, Francio, Germanio,
Greklando, Hispanio, Irlando, Islando, Italio,
Luksemburgio, Nederlando, Portugalio, San-Marino: euro 20 50
Britio: pundo 13 32
Chehhio: krono 440 1100
Danio: krono 150 370
Honkongo, Korea Respubliko, Malto, Singapuro,
Sud-Afriko, Tajvano: euro 13 33
Hungario: forinto 3200 8000
Israelo: euro 16 40
Japanio: eno 2200 5500
Kanado: dolaro 30 75
Norvegio: krono 165 415
Nov-Zelando: dolaro 44 109
Slovakio: krono 500 1250
Svedio: krono 190 480
Svislando, Lihhtenshtejno: franko 31 78
Usono: dolaro 20 50
Chiuj ceteraj landoj: euro 10 25
INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO
La Internacia Seminario (IS) <http://www.internacia-seminario.de> estas "la junulara, silvestra Esperanto-arangho" en Germanio. Chi-jare ghi okazos inter 27.12.2001 kaj 03.01.2002 en Rotenburg, unu el la plej belaj urboj de la lando. La partoprenantojn atendas la amuza programo (kursoj, ludoj, ekskursoj, silvestra balo, chiunokta freneza diskoteko) kaj neforgesebla etoso.
Informoj kaj alighoj: Germana Esperanto-Junularo
PRELEGO DE CLAUDE PIRON EN SVISLANDO
"Grupo Esperanto EPFL" <epfl@esperantio.net> en Lausanne (Svislando) daurigos sian agadon ekde oktobro: E-kursoj, diversaj prelegoj kaj aliaj aranghoj. La enkonduka prelego de Claude Piron okazos marde, la 30an de oktobro en la altlernejo EPFL, antau franclingva publiko, kun la temo: "Esperanto kaj la europa lingva problemaro".
La universitata grupo bonvenigas kontaktojn tutmondajn.