Enhavo
TEJO: LA ESTRARO SIN PREZENTAS EN LA RETO
Sinprezentoj de la nau estraranoj de TEJO estas nun videblaj che
<http://www.tejo.org/estraro>.
MARSHADO POR PACO EN ITALIO
Dimanchon, la 14an de oktobro, okazos la chiujara "Marshado por paco"
<http://www.tavoladellapace.it>:
ekiro je la 9a matene el Giardini del Frontone en Perugia kaj alveno en Assisi che Rocca Maggiore (22 kilometroj).
La chi-jara temo estas "Manghajho, akvo kaj laboro por chiuj".
La esperantistoj aranghis komunan partoprenon: informoj che Marco Menghini
EUROSCOLA: NOVA ALVOKO
Vi certe legis pri la pasintjara arangho "Euroscola", en kiu E-o sonis laute kaj klare en la Europa Parlamento en Strasburgo (Francujo). Nun ni aranghu la venontjaran partoprenon de E-istoj en tiu kunveno de klasoj el la landoj de Europa Unio kaj el la kandidataj landoj. Praktike ni devas:
- Trovi mezlernejan klason pretan lerni E-on
- Instrui al tiu klaso E-on
- Kontakti Claude Nourmont <moonmont@pt.lu> au Philippe Berizzi <philippe@berizzi.net>, por eniri en la rondon de la Euroscola-lernejoj
Alternative oni povas alighi al la retlisto per malplena mesagho al
<e-euroscola-subscribe@yahoogroups.com>.
La plej bonaj lernantoj rajtos senpage vojaghi al Strasburgo. Por la ceteraj oni provos aranghi interklasan renkontighon en Francujo. Krome eblos en la kadro de la projekto Interkulturo de ILEI/UEA formi rondon de lernejoj, kiuj aparte interesighas pri europaj aferoj.
Ni montru al la Europa Parlamento, ke junaj esperantistoj ekzistas.
Renato Corsetti
<renato.corsetti@esperanto.org>
LIBROJ BEZONATAJ EN KUBO KAJ BURKINA-FASO
E-instruistoj bezonas librojn kaj revuojn por siaj lernantoj; skribu al Abdel Guerra
kaj Bagassi Koura