TEJO-aktuale: numero 31, 2001-10

TERURA EKSPLODO EN TULUZO: DETRUITA LA RADIOSTACIO FMR

La 21an de septembro okazis terura eksplodo en petrolkemia fabriko en Tuluzo (Francio). Feliche neniu E-isto vundighis, nur estis damaghoj en la domoj de du el ili, kaj la studioj de Radio FMR, kie oni faras la E-Programon "E-Magazino de Tuluzo", estas tute detruita. Oni devos trovi denove rapide novan ejon por restarigi la radio-stacion, kiu jam translokighis antau 2 jaroj post forshtelo de la tuta materialo. Intertempe la programo dauros en du aliaj stacioj: Radio Canal Sud kaj Radio Okcitanio.

Kuraghigaj mesaghoj bonvenas che "E-Magazino de Radio FMR"

<fmr@radio-fmr.net>

au che la sekretariino

<alexandra.marcou@wanadoo.fr>.

ANTAUMEND-KAMPANJO POR ESPERANTA DISKO DE MORICE BENIN

Morice Benin estas kantisto konata en Francio pro dudeko da kompaktaj diskoj kun progresemaj kanto-tekstoj. Li sukcese koncertis en Strasburgo la 1an de aprilo 2000 okaze de E-kursaro. Li intencas eldoni che Vinilkosmo diskon, kiu prezentos dekduon da sukaj titoloj eltiritaj el liaj albumoj, tradukitaj de elstaraj E-istoj. Por subteni tiun chi projekton kaj konatigi E-on al la franca progresema publiko, petu la antaumendilon che

<vinilkosmo@esperanto.org>.

INSTRUU LA ANGLAN KAJ ESPERANTON EN CHINIO

Jilin-provinca E-Asocio (Chinio) serchas 4 ghis 8 eksterlandanojn por profesie instrui la anglan kaj krome helpi disvastigi kaj instrui E-on. Ili ricevos loghadon, manghadon kaj taugan salajreton.

Skribu al

<kokosoto@263.net>;

vidu ankau

<http://www.kokosoto.org/>.

NOVA RETLISTO: PROGRAMISTOJ RESPONDAS

Naskighis listo por respondi al demandoj de nespertuloj pri interreto kaj komputado, sed spertuloj ankau uzu ghin por intershanghi ideojn. Taugaj temoj estas, ekzemple: kiel montri supersignojn en retpagho, kiel konverti tekston al Unikodo, kie trovi au kiel krei belajn grafikajhojn, kio estas xml, cgi, pdf, ktp.

La kreinto de la listo ne havas sufichan sperton nek tempon por respondi al chiuj demandoj, do li petas, ke aliaj spertuloj alighu por helpi.

<http://groups.yahoo.com/group/programistoj-
respondas/>.

KONTAKTOJ SERCHATAJ KUN MEZLERNEJAJ KLASOJ

Serchatas instruistoj kiuj havas klason au grupon kie oni instruas (-os) E-on, por subteni la malfermon de E-kurso en franca mezlernejo, kaj poste plani estontajn intershanghojn. La antauvidata grupo estas studentoj 13- ghis 17-jaraj. Speciale utila estus kontakto kun latinidaj landoj kadre de projekto Socrates-Comenius.

Interesatoj skribu al la instruisto

<josemanuel.soria@wanadoo.fr>

kaj kopie al Joseph Catil, franca sekciestro de ILEI.

<joseph.catil@wanadoo.fr>,