Enhavo
EUROPA LINGVOTAGO MERKREDE
Merkrede, la 26an de Septembro, tuta Europo festos la lingvojn. Ankau ni E-istoj multloke festos: iuj kun la studenta organizajho AEGEE, kiu okazigas la plej grandan lingvokurson en la mondo (tuteuropan), kiel ekz. en Helsinko prezentante E-on en lingvofoiro kaj per lingvokurseto; iuj partoprenante en la oficialaj eventoj de la jaro en la chefurboj, au loke per aparta kunveno au vizito de evento. Temas ankau pri bona okazo kontakti amaskomunikilojn, raporti pri la ekzisto de E-grupo, oferti helpon kontribui al debato au proponi E-rokmuzikon al la loka radiostacio.
Raportojn, ankau tute neformalajn, pri viaj lingvojaraj agadoj atendas la komisiito de Europa E-Unio pri la Europa jaro de lingvoj, Anna Ritamaki (Finnlando)
Lingvotago (11-lingve):
Lingvotago organizata de AEGEE (angle):
<http://www.geocities.com/aegeehki>
Lingvojaro (E-e):
<http://groups.yahoo.com/group/Jaro-de-
lingvoj-2001/links>
TEJO: ESTRARKUNSIDO
Ekde la 28a ghis la 30a de Septembro la TEJO-estraro kunsidos en Roterdamo (Nederlando). Se vi havas proponojn, diskutendajhojn ktp. por la kunsido, bv. direkti ilin (ghis la 26a de Septembro) al la ghenerala sekretario, Katja Ignatieva
TEJO: KUNVENO DE EUROPAJ ESPERANTO-JUNULAROJ
De la 18a ghis la 21a de oktobro kunvenos la reprezentantoj de OKEJ kaj MEJK, tio estas la "cheloj" de TEJO kie kunlaboras E-junularoj respektive okcident- kaj mez-europaj. La provizora tagordo inkluzivas:
- Publikajhoj: "Koncize"
- Landa agado: kiel revigligi
- Renkontighoj
- Informado
- Trejnado: publika parolado, akiro de subvencioj
La retlistoj pri OKEJ kaj MEJK aboneblas respektive che
<http://groups.yahoo.com/group/tejo-okej/join>
<http://groups.yahoo.com/group/tejo-mejk/join>.
HELPOPETO POR DIPLOMVERKO PRI ESPERANTO
Germana studento finos sian studadon per esploro pri "Lingvopolitikaj problemoj de la Europa Unio kaj la solvopropono E-o". Por tio li pretigis demandilon kaj bezonas laueble multajn volontulojn por ghin plenigi.
La demandilo haveblas en pluraj lingvoj, inkluzive E-on, che
<http://www.uni-hildesheim.de/~mbar0060/
Frabo/main.html>.
IRANA JHURNALO SERCHAS NOVAJHOJN EN ESPERANTO
La fama irana tagjhurnalo "Jaam-e-Jam"
pretas publikigi en sia "aventura kaj fremda" sekcio novajhojn tradukitajn el E-o, pri "socialaj, homaj katastrofoj" okazintaj en eksterlandoj. Kiu deziras kunlabori, proponante E-ajn novajh-fontojn (menciotaj sub la artikoloj) povas skribi E-e al la jhurnalisto Reza SAJADIAN
NOVAJ RETLISTOJ: INFORMADO
En la tlisto <e-inf> aperas faktoj kaj ideoj pri E-o kaj E-movado el la tuta mondo, kaj mallongaj informoj el aliaj retlistoj, redaktitaj por publikigo en paperaj kaj nacilingvaj informiloj. Ghia bazo estas la listo
<esper-inform@yahoogroups.com>,
kien iu ajn iam ajn povas sendi ajnan informon. El informoj aperintaj en tiu listo, la plej interesaj eroj au la tuto kopiighas al <e-inf>. Kaze de parta transpreno, oni vidas indikon pri tio, kie oni povas legi la tuton.
La liston prizorgas la reta informservo de Universala E-Asocio. Por aboni sendu malplenan mesaghon al
<e-inf-subscribe@yahoogroups.com>.
NOVAJ RETLISTOJ: SCIENCO
Behrouz Soroushian
irana studento en pariza universitato, kreis liston por intershanghi sciencajn novajhojn au malnovajhojn en E-o:
<http://groups.yahoo.com/group/scienco_
esperanto>.
La listo temas pri fiziko, kemio kaj biologio; pri inghenierado, komputiko, astronomio au medicino jam ekzistas aliaj grupoj.
NOVAJ RETLISTOJ: STRATEGIA FORUMO DE LA ESPERANTO-KOMUNUMO
La listo
<strategia-forumo-de-la-komunumo@
yahoogroups.com>
estas malfermita al chiuj reprezentantoj de Esperanto-organizajhoj (maksimume du por chiu organizajho) kun la celo komuniki kaj kunordigi la laboron. La unuaj alighintaj organizajhoj estas SAT, UEA, IKEK kaj Astronomia E-Klubo. Se vi reprezentas E-organizajhon au fakan asocion, sendu malplenan mesaghon al
<forumo-de-la-komunumo-subscribe@
yahoogroups.com>.
La ghenerala publiko povas kontribui siajn ideojn pere de alia listo: