TEJO-aktuale: numero 29, 2001-09

Enhavo

AMNESTIO INTERNACIA EN ESPERANTO

 

Danke al Vincent Charlot, ekde nun eblas legi aktualajn komunikojn de Amnestio Internacia ankau en Esperanto. La tekstoj estas libere uzeblaj, kaj vi povas aperigi ilin en viaj revuoj aux informiloj.

La materialo troveblas che:

<http://users.skynet.be/bs939002/amnestio.html>

Informis: Jakvo Schram

<j.schram@skynet.be>

INTELEKTAJ LUDOJ EN ESPERANTO

En la ruslingva intelekt-ludeja retpagxaro <http://www.umapalata.ru>,funkciigita de sciula klubo en St-Peterburgo, en junio okazis publikakonkurso en Esperanto (vidu

<http://www.umapalata.ru/esperanto.html>).

KONKURSO DE INFANAJ DESEGNAJHOJ

Okaze de la unua Tago de Infanoj en la tria jarmilo kaj Europa Jaro de la Lingvoj la Esperanto-rondeto che Urba Kulturcentro en urbo Vyshkov (CZ) preparas ekspozicion de infandesegnajhoj kunligitan kun konkurso de la 23-a ghis la 31-a de marto 2002. Temo de la desegnajhoj estas "MIA HEJMO". Povas temi pri via familio, loghloko, urbo aux vilagho, en kiu vi vivas kaj ghia chirkauxajho, regiono aux via lando.

Por la desegnajhoj estos tri kategorioj lau agho de iliaj autoroj: ghis 8 jaroj, 8-14 kaj 14-18 jaroj. Dorsflanke skribu nomon, naskighdaton, adreson kaj titolon de la desegnajho. Rekomendinda estas partopreno de infanoj el klasoj de virtuala lernejo "Tibor Sekelj". Desegnajhojn prijughos vizitantoj de la ekspozicio, aparte infanoj kaj plenkreskuloj kaj faka jhurio. Ciu partoprenanto ricevos memordiplomon, la autoroj de la plej bonaj tri verkoj en chiu kategorio premion. Formato de la desegnajhoj ne estas limigita.

Konkursajhojn sendu (pli grandajn formatojn prefere ruligitajn) tiel, ke ili venu ghis la 15-a de marto 2002 al la adreso:

Esperanto rondeto, MKS,
Jana Soupala 4, CZ-682 01
Vyskov.

(Noto: Mallongigo MKS signifas UrbaKulturcentro.)

Kontakto perreta por eventualaj demandoj:

<vojacek@jumbo.ped.muni.cz>

PETO

Por komposti antaupaghon de estonta katalunlingva revuo mi bezonus la frazon "La mondo de la lingvoj" en kiom eble plej multe da lingvoj (uzante unikodan kodadon). Dankojn pro via helpo. Sendu ghin al: "Ferriol"

<farrifarri@yahoo.es>