TEJO-aktuale: numero 28, 2001-09

Enhavo

TEJO-AKTUALE: NI BEZONAS VIN!

TEJO-aktuale sukcesis aperi regule ech dum la somero, kiam oni pli vojaghemas. La legantoj plimultighas, kaj pluraj atestis ke TA interesas kaj utilas al ili. Nun venas la momento pli emfaze peti vian helpon :-)

- Se vi havas informon kiu povas interesi junajn E-parolantojn, sendu ghin

- Sciigu viajn konatojn pri TEJO-aktuale kaj instigu ilin aboni

- Havigu al ni viajn rimarkojn kaj sugestojn pri TEJO-aktuale

- Se vi shatus alighi al nia teamo, simple kontaktu nin: ni klarigos al vi

Chion pri nia agado kaj pri niaj ideoj por la estonteco. Kaj se vi emos provi redakti numeron, sufichos havi ret-aliron kaj liberan horon au du!

La teamo de TEJO-aktuale

<tejo-aktuale-red@esperanto.org>

TEJO-AKTUALE: LA GAJNINTO EN LA SOMERA KONKURSO

Okaze de la someraj E-renkontighoj TEJO-aktuale aranghis konkurseton: inter la novaj abonantoj lotumighis premio. Gajnis Thomas CORDONNIER (Francio) kaj la ekskluziva premio estas speciale farita TEJO-aktuale-T-chemizo. Koran gratulon kaj bonan legadon!

TEJO TUTMONDE: SENDU ARTIKOLOJN

Por la venonta numero de TEJO Tutmonde (la papera movada gazeto de TEJO) serchatas materialo pri la pasinta Internacia Junulara Kongreso kaj ghenerale pri E-agado estonta au en la pasintaj kvar monatoj.

Informojn, artikolojn, fotojn ktp. tuj sendu al

<tejo-tutmonde@esperanto.org>.

FALDFOLIO PRI INTERRETO KAJ ESPERANTO

Nova papera reklamilo pri "Interreto kaj Esperanto" disponeblas en tri lingvoj: franca, esperanto kaj angla. Ghi prezentas kelkajn el la plej gravaj esperantaj TTT-ejoj, kun bildoj kaj mallongaj priskriboj.

La folio videblas per GIF-bildoj kaj elshuteblas por surpaperigo che:

<http://purl.org/net/panorama/unikode/
reklamilo.htm
>.

REVENIS "RADIO VERDA"

Post pli ol dujara pauzo, la interreta radiostacio "Radio Verda" refunkcias kaj auskulteblas che

<www.esperanto.ca/radioverda>.