Enhavo
IJK 2001: FOTOJ EN LA RETO
Granda kaj daure pligrandighanta fotaro pri la pasinta Internacia Junulara Kongreso de TEJO, okazinta en Strasburgo (Francio), trovighas che
TEJO EN LA MONDA JUNULARA FORUMO (SENEGALIO)
La Monda Junulara Forumo de Unuighintaj Nacioj okazis en Dakaro (Senegalio) de la 6a ghis la 10a de Augusto 2001. Partoprenis 350 homoj. Paul Kwasi Mensah, reprezentanto de TEJO, alighis al laborgrupo pri packulturo kaj starigis utilajn kontaktojn kun aliaj organizoj, interalie la Junulara Fondajho de Unuighintaj Nacioj
Lia raporto haveblas che
<http://www.esperanto.org/tejo/novajhoj/
e-dakaro2001.html>;
la fina dokumento de la forumo aperas che
<http://www.un.org/esa/socdev/unyin/
index.html>.
AFRIKA OFICEJO (KAJ GHIA INFORMILO)
Universala Esperanto-Asocio nun havas oficejon ankau en Lome (Togolando) por administri, respondi informpetojn, instrui perkoresponde, eldon(ig)i, informadi. Ghia reta informilo, nomata TR'AFRIK', prezentos informojn rilatajn al Afriko. Por informoj:
"ESPERANTO FAQ": VOLONTULO SERCHATA
Necesas volontulo por ghisdatigi la (anglalingvan) "Esperanto FAQ". Oni devas bonege legi kaj skribi la anglan. La tasko estos kontroli kaj ghisdatigi la nunan dosieron (laste ghisdatigitan en junio 1999).
La nuna FAQ haveblas che
<http://www.esperanto.net/veb/faq.html>.
Anoncu vin al Yves Bellefeuille
<yan@storm.ca>.
Eblas ankau traduki la FAQ kaj adapti ghin por iu ajn lando; tiam sendu kopion de la traduko al Yves.
LERNI NACIAJN LINGVOJN PER ESPERANTO
Per la diskutgrupo <esper-rus-instru> chiu esperantisto povas konatighi kun la rusa lingvo kaj ricevi respondojn al chiaj demandoj. Por alighi sendu malplenan mesaghon al
<esper-rus-instru-subscribe@yahoogroups.com>.
Por lerni la portugalan pere de Esperanto ekzistas nova retpaghara kurso
Serchatas brazila volontulino por aldoni inan vochon, kaj portugala volontulo por montri en la kurso la diferencojn de la lingvo en la du landoj: skribu al
<portugala@portugala.cjb.net>.
NOVA KOMPAKTA DISKO DE JOMO
JoMo multe koncertas en Esperantujo, kun la bando Liberecanoj au sola. En la tutnova studio de Vinilkosmo li surbendigis ege multstilan diskon kun gajaj kaj dancigaj kantoj latinamerik-etosaj, kantriaj, slavecaj kaj ech blusaj, kaj elstara E-traduko de "La Bamba" fare de A. Zocato.
JoMo Friponas! (referenco VKKD 44) disponeblas che la libroservoj au rekte che Vinilkosmo