Enhavo
NOVAJHOJ DE EUROSCOLA
Ekde la 21a de augusto 2001 la projekto Euroscola (chiujara arangho, kiu konsistas en renkontigo de 600 europaj gimnazianoj por al ili travivigi, en unu tago kaj pluraj lingvoj, sesion de la Europunia Parlamento) ekhavis novan retejon "Euroscola-en-Esperanto".
Tie oni povas trovi priprojektajn novajhojn, informon pri ebleco partopreni en Euroscola en la jaro 2002 kaj detalan dosieron pri Euroscola-tago (la 8a de majo, 2001), kiam Europa Parlamento por la unua fojo akceptis Esperanto-delegacion. Dezirantoj krome povas alighi al la dissendolisto de la projekto.
La adreso de la retejo estas:
Por alighi al la retlisto E-Euroscola, necesas sendi malplenan mesaghon al :
<e-euroscola-subscribe@yahoogroups.com>
Pri chiuj demandoj rilate la projekton, turnu vin al Xavier Dewidehem
fonto: ret-info
"UNIVERSALA KONGRESO" EN AFRIKO
Ekde Kristnasko 2001 ghis la unuaj tagoj de la jaro 2002 en Afriko (Ganao, Togolando, Benino, Nigherio ktp) okazos sinsekve granda vico de naciaj Esperanto-aranghoj, kiuj, kune, lau asertoj de organizantoj estos ne malpli grandskalaj ol la fama UK.
Tiu chi nekutima arangho ne enhavos kutimajn programerojn de UK (ekzemple 3-horajn prelegojn :), sed garantiataj estas afrikaj mirakloj, paroladoj en Esperanto, laborgrupoj kaj bona etoso kun amaso da afrikaj dancoj kaj piedpilkaj ludoj.
Chiuj eksterafrikaj esperantistoj estas kore bonvenaj viziti Afrikon kaj partopreni tiun kongresumadan vicon.
Pli detalajn informojn oni povas ricevi che:
Agnes Geelen: <agnes@esperanto.be>
aux Gbeglo Koffi: <esp.togo@cafe.tg>.
NOVA ADRESO DE TEJO-TUTMONDE
Ekde nun chiuj paperaj kontribuajhoj (artikoloj, leteroj, fotoj, desegnajhoj, ktp), plendoj, laudoj, proponoj k.s. sendighu al:
TEJO Tutmonde Seula Esperanto-Kulturcentro 100-630 CPO Kesto 3047 Seoul, Suda KoreioDaure funkcias la retposhta adreso
Korespondajhojn pri abonoj, dissendado ktp sendu al la Centra Oficejo de TEJO:
PASPORTA SERVO-2002
Oni daure havas eblecon ighi gastiganto de Pasporta Servo-2002. Tiu chi servo de TEJO enhavas nun 1161 adresojn de esperantistoj el 80 landoj. Momente estas kolektataj konfirmoj de membroj de antaua eldono por la venonta jaro 2002 kaj kompreneble serchatas novaj gastigantoj. Farighu unu el tiuj!
Freshajn informojn pri Pasporta Servo serchu che:
<http://home.wxs.nl/~lide/paspserv.htm>
Vian alighon kaj demandojn sendu al la adreso:
<pasporta-servo@esperanto.org>
LIMDATO POR REDAKTONTOJ DE "KONTAKTO"
Dezirantoj kandidatighi por redaktora posteno de "Kontakto" rajtas sendi sinanoncojn al la ghenerala sekretario de TEJO Jekaterina Ignatieva
nur ghis la 15a de septembro. Rapidu!
Kelkaj postuloj al eventuala redaktoro:
li/shi
- estu akurata, fidinda, serioza;
- posedu TRE bone Esperanton;
- estu preta lerni cxiam pli;
- havu internaciemon kaj internaciecon.