TEJO-aktuale: numero 25, 2001-08

Enhavo

IJK 2001: PLI DA INFORMOJ

La Internacia Junulara Kongreso okazinta en Strasburgo (Francio) havis kiel temon "Plurlingvismo en Europo: kiel ghin sukcesigi?". Al tiu temo kaj al la Europa Jaro de Lingvoj ligighis sukcesaj prelegoj (interalie de Claude Piron kaj Alain Laufenburger). Aldone eblis viziti, krom la urboj Strasbourg, Freiburg kaj Colmar, la ejojn de Konsilio de Europo kaj Europa Parlamento.

Kompreneble abundis la distraj programeroj: danc- kaj lingvokursoj, gufujo, trinkejo, diskejo... Speciale interesis la kongresanojn la prezento de la venontjaraj IJK kaj UK (ambau okazos en Brazilo: IJK en Pato Branko, UK en Fortaleza; inter la du aranghoj estos 5 tagoj por la longa vojagho).

La vespera programo inkluzivis du koncertojn de JoMo: akustikan (sole) kaj elektran (kun la bando Liberecanoj). Koncertis ankau la fama bando Esperanto-Desperado

<http://www.esperanto.dk/desperado/>,

Helena Melnikova (Rusio) kaj A Priori (Serbio).

Fine, aparte bone organizita kaj imitinda estis la dutaga Festivalo "Artoj kaj lingvoj", okazinta en bela urba parko kaj malfermita al la eksterkongresa publiko. Eblis spekti teatrajhojn, klaunajhojn, kaligrafiumi, kaj partopreni "lingvan festivaleton" kun rapidaj prezentoj de 25 lingvoj. Sed la chefa ero estis koncerta vespero, fare de ech 5 bandoj, du el la regiono kaj tri esperantaj: Krio de Morto (Pollando), Kore (Francio)

<http://elkore.free.fr>

kaj Solotronik (Hispanio).

<www.ciudadfutura.com/esperanto/soloe/
index.htm>

Gratulon kaj dankon al la organizantoj!

TEJO-SEMINARIO EN SVEDIO: PRETAS LA ALIGHILO

La venota TEJO-seminario havas la titolon Esperanto@Interreto kaj cheftemon "retkunlaboro". Ghi okazos inter la 27a de oktobro kaj la 4a de novembro en Uppsala (Svedio). TEJO repagos 50% de la vojaghkostoj. Pli da informoj kaj alighilo troveblas che

<http://www.ikso.net/echei/2001>.

TEJO PARTOPRENIS EN LA MONDA JUNULARA FESTIVALO (PANAMO)

De la 21a ghis la 28a de Julio okazis en Panamo Monda Junulara Festivalo

<http://www.pa/festival2001/>,

kun partopreno de multaj asocioj (skoltaj, studentaj, homrajtaj ktp.); cheestis ankau la estrarano de TEJO Mayrim Sandoval, kiu funkciigis informstandon kune kun Antonio Leoni (de Indighenaj Dialogoj) kaj kunlabore kun Roberto Perez Franco. La festivalo estis okazo por festi sed ankau por diskuti kaj starigi utilajn laborrilatojn kun aliaj organizoj. Pli detala raporto legeblas che

<http://www.esperanto.org/tejo/novajhoj/
e-panamo2001.html
>.

Mayrim Sandoval:

<tucusito@hotmail.com>

ASTRONOMIA STAGHO EN FRANCIO

Astronomia Esperanto-Klubo organizas sian unuan staghon "Astronomio: amatoroj kontribuas".

Dato: 08-15.09.2001. Loko: Observatorio de Monto Chiran (sudaj francaj Alpoj, apud vilagheto Blieux). Kotizo: 170 euroj (inkluzive programon, loghadon, manghadon, laboron per teleskopo kaj ekzempleron de Astronomia Almanako 2000). Pliaj informoj:

<http://www.esperanto.org/AEK>;

d-ro Alex Mikishev

<amik99_1999@yahoo.com>.

fonto: ret-info

INSTRUU ESPERANTON EN JAPANIO

Japana entrepreno kun filioj en Fora Oriento serchas kvalifikitan instruiston de Esperanto kaj de la angla. Salajro : 150 000 enoj monate (1 250 USD). Flugbileto de Europo al Japanio kaj reen pagota. Ebleco loghi senpage en apartamento de la kompanio (luprezo egalvalora al 15 000 enoj monate). Por detaloj kontaktu: Etsuo Miyoshi

<e.miyoshi@swany.co.jp>.

fonto: ret-info

SENDU SALUTOJN AL ESPERANTO-LERNANTOJ EN KOSTARIKO

En kostarika mezlernejo komencighis E-kurso. La gelernantoj bonvenigas salutojn kaj bondezirojn per poshtkartoj: ili uzighos por ekspozicio, kaj estos respondataj fine de la kurso.

Adreso:

Kurso de Esperanto, c/o prof.
Harley Sabogal, Colegio Monterrey,
Apartado 2093-1000, San Jose, Costa Rica.