TEJO-aktuale: numero 24, 2001-08

Enhavo

MONTKABANA RENKONTIGHO: FINO DE LA UNUA ALIGHPERIODO

La 15a de Augusto estas la fino de la unua alighperiodo por la chi-jara MontKabana Renkontigho (MKR), okazonta en Kroatio de la 27a ghis la 30a de Septembro. Ghis nun ech 32 partoprenontoj alighis. Freshaj informoj kaj alighilo troveblas che

<http://www.angelfire.com/va2/Vanja/index.html>.

JUNULFORUMO DE LA GHENERALA KONFERENCO DE UNESKO

De la 12a ghis la 14a de Oktobro 2001 okazos en Parizo Junulforumo de la Ghenerala Konferenco. Ghi konsistos el 6 kunsidoj, parte plenaj kaj parte en grupoj. Traktighos ambau temoj de la Meztempa Strategio de Unesko:

"Forigo de malricheco, chefe malrichego" kaj "Kontribuo de informadaj kaj komunikadaj teknikoj al disvolvo de edukado, scienco kaj kulturo kaj al konstruo de scisocio".

Dum "projekta vespero" la junuloj prezentos siajn projektojn al reprezentantoj de Unesko, OKDE, Monda Banko kaj privata sektoro.

Alighi devus ebli tra la Naciaj Komisionoj por Unesko; se ni ricevos pli detalajn informojn pri tio, ni donos ilin.

Informis: Vincent Charlot

<esperant@freesurf.fr>.

KLASOJ SERCHATAJ POR KONTAKTOJ PER ESPERANTO

Instruisto de franca lernejo (klasoj de 12-17jaraj gelernantoj) deziras kontaktighi kun kolegoj de similaj klasoj de Europo (precipe, sed ne nepre, de Hispanujo, Italujo kaj Rumanujo) por kunlabori pere de Esperanto, kadre de la Europa projekto Socrates-Comenius.

Jose' Manuel SORIA

<josemanuel.soria@wanadoo.fr>