TEJO-aktuale: numero 23, 2001-08

Enhavo

BONVENON AL LA NOVAJ ABONANTOJ!

Dum la lastaj grandaj Esperanto-renkontighoj (Internacia Junulara Semajno en Hungario, Universala Kongreso en Kroatio, Internacia Junulara Kongreso en Francio), TEJO informis la partoprenantojn pri la ekzisto de TEJO-aktuale kaj kolektis pli ol 70 novajn abonojn. Ni bonvenigas niajn novajn legantojn kaj atendas iliajn informojn kaj reagojn!

La teamo de TEJO-aktuale

<tejo-aktuale-red@esperanto.org>

IJK 2001: GRANDA SUKCESO

Finighis la pasintan dimanchon la Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu okazis en Strasburgo (Francio). En la venonta numero aperos pli da informoj pri ghi; nun eblas jam diri ke la kongreso estis tre bone organizita kaj sukcesa. Pli ol 400 partoprenantoj el 35 landoj kaj 5 kontinentoj povis ghui bonegan programon en tre tauga ejo. Speciale elstaris la dutaga festivalo "Artoj kaj lingvoj", okazinta en urba parko kaj malfermita al chiuj strasburganoj: profesiecaj koncertoj de 5 bandoj, teatrajhoj, prezentoj de 25 lingvoj kaj multaj aliaj aktivajhoj altigis ghian nivelon.

IJK 2001: TEJO-KOMITATKUNVENOJ

Kadre de la IJK la komitato de TEJO kunvenis trifoje. Ghiaj chefaj decidoj estis:

- Aprobo de la jarraporto kaj de la decidoj prenitaj lastjare en Honkongo.

- Akcepto de la alighpeto el Kolombio: KolombEJO ighis la 43a landa sekcio de TEJO. Krome la komitato esprimis la deziron je kunlaboro kun EJBkH kaj EJOdeRS, la du junularaj esperanto-asocioj en Bosnio kaj Hercegovino.

Atenton ricevis ankau la laborplano de UEA, en kiu junularo havas gravan rolon, kaj strategia programo de TEJO. Okazis prezento de invito al TEJO kongresi en Kaunas (Litovio) en la jaro 2003, tuj antau la UK en Gotenburgo (Svedio). Fine de la kunsido elektighis nova estraro kaj tri novaj komitatanoj C.

IJK 2001: TEJO HAVAS NOVAN ESTRARON

Post du jaroj da vigla agado, la estraro de TEJO anstatauighis de nova, nau-kapa estraro. De la antaua estraro tamen restis Holger Boos

<holger.boos@gmx.de>

(Germanio), ekde nun prezidanto, kaj Ilja De Coster

<ilja.tejo@tiscalinet.be>

(Belgio), kiu daurigas sian laboron kiel kasisto.

En la nova estraro ekzistas granda diverseco lau agho kaj devenlando, kaj 4 el 9 homoj estas inaj. Komunaj estas la entuziasmo agadi en TEJO, kaj sperto en la junulara Esperanto-movado.

Ghenerala sekretario ighis Katya Ignatyeva (Rusio).

<katido@mac.com>

Sekvas la listo de la ceteraj estraranoj; la preciza taskodisdivido ankorau ne estas findecidita, sed ni indikas la vershajnajn antauvidatajn fakojn:

- Federico Breda (Italio): eksteraj rilatoj

<federico.breda@tin.it>

- Nastja Kojhevnikova (Rusio): kongresoj

<nastja@ikso.net>

- Marko Naoki Lins (Germanio)

<marko.lins@esperanto.de>

- Hokan Lundberg (Svedio): interreto, informado

<hokan@ikso.net>

- Sonja Petrovic' (Jugoslavio): seminarioj

<sonja@ikso.net>

- Mayrim Sandoval (Venezuelo): Ameriko, landa agado

<tucusito@hotmail.com>