TEJO-aktuale: numero 22, 2001-07

Enhavo

UNIVERSALA KONGRESO: KUNVENO DE TEJO-PATRONOJ

Marde, la 24an de Julio, dum la Universala Kongreso (UK) en Zagrebo (Kroatio), okazis kunveno de TEJO-patronoj (t.e. homoj ekster TEJO-agho, kiuj komprenas la gravecon de junulara agado kaj finance subtenas ghin).

Pli ol 30 cheestantoj havis shancon konatighi kun TEJO-aktivuloj kaj ricevi informon pri la nuna agado kaj estontaj planoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

<tejo-oficejo@esperanto.org>

UNIVERSALA KONGRESO: BLOKADO POR PROFITO DE JUNULARA AGADO

Tagon pli frue, lunde, la 23-an de Julio, teameto de junuloj el Svedio, Belgio, Jugoslavio, Dominika Respubliko, Usono kaj Rusio, celante atentigi plenkreskulojn pri bezono subteni junularan movadon, blokis la enirejon al UK-bankedo. La vizitantoj de la bankedo rajtis eniri la salonon kondiche ke ili au rekte donacu al al blokantoj la monsumon, ironta al TEJO-kaso, au subskribu la solenan deklaron tuj post IJK ighi patrono de TEJO.

La blokado bone sukcesis: la kvanto de TEJO-patronoj post ghi signife kreskis.

<tejo-oficejo@esperanto.org>

KALENDARO DE ESPERANTO-ARANGHOJ EN RUSIO

Multaj informoj pri planataj kaj jam okazintaj E-aranhoj en Rusio aperas che

<www.esperanto.nm.ru>.

Andrej Grigorjevskij

<andreo@mailru.com>

INTERNACIA RENKONTIGHO EN UKRAINIO

Ekde la 1a ghis la 7a de Julio 2002, junaj esperantistoj de Ukrainio invitas chiujn al REJo - internacia Renkontigho de Junaj esperantistoj. Ghi pasos en pitoreska loko apud Kievo. La programo enhavos multajn kursojn, konkursojn, koncertojn kaj certe ekskursojn al unikaj vidindajhoj de Kievo kaj ghia chirkauajho.

Proponatas ech unika shanco partopreni REJo-n senpage: por personoj, kiuj venigos al la arangho siajn alilandajn amikojn, estas antauvidataj grandaj, rabatoj, ghis 100 %. Interesighantoj pri la propono kontaktu la organizan teamon:

<rejo@uafree.net>.

Vidu ankau:

<http://www.esperanto.kiev.ua/ru>