Enhavo
INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO EN HUNGARIO
La 19an de Julio en Szombathely (Hungario) finighis la 14a Internacia Junulara Semajno (IJS). Cento da partoprenantoj ghuis balan vesperon, tuttagan ekskurson, diversspecajn kursetojn kaj grandan akvobatalon sur la chefa placo de la urbo. Okazis ankau multaj sportaj prezentoj (ekde murgrimpado ghis chevalrajdado) kaj programeroj rilataj al muziko. La urbestro de Szombathely salutis IJS-anojn en Esperanto dum la Internacia Vespero.
Inter la seriozaj programeroj, aparte menciindas priesperanta kvizo (kun pluraj demandoj pri junulara E-movado kaj TEJO), kiun organizis la reprezentanto de Radio Austria Internacia Katinjo Fetes-Tosegi.
Pliaj informoj:
Programojn de RAI vi povas auskulti che:
<http://roi.orf.at/esperanto> -> "Audi lauvole"
UNIVERSALA KONGRESO EN KROATIO
La 86-a Universala Kongreso (UK) en Zagrebo kolektis jam ch. 1500 partoprenantojn. Kongresanoj de TEJO-agho povas krom la chefa partopreni ankau la junularan programon. Sesdeko da infanoj partoprenas la Infanan Kongreseton (ekster Zagrebo).
La 21an de Julio, en la unua oficala kongresa tago, elektighis nova estraro de Universala Esperanto-Asocio. Prezidanto ighis Renato Corsetti (Italio).
Dum la oficiala malfermo de UK, la prezidanto de TEJO, Sjoerd Bosga, salutis la partoprenantojn nome de chiuj TEJO-anoj. Li informis pri la stato de TEJO-aferoj kaj emfazis la agadon de TEJO pri Lingvaj Festivaloj.
En la kongresejo funkcias TEJO-budo. Ghin prizorgas TEJO-aktivuloj kaj la nova volontulo de TEJO Christopher Culver (Usono). En ghi prezentighas gravaj TEJO-agajhoj, estontaj kongresoj kaj seminarioj (ekz. "Rete kunlabori", kiu okazos chi-autune en Upsalo, Svedio).
FILMO POR INFORMI GEJUNULOJN
Sveda E-ista Junulara Unuigho (SEJU) planas dum chi-someraj kaj autunaj E-aranghoj surbendigi materialojn por dokumenta filmo celanta informi gejunulojn pri Esperanto kaj la movado. La filmado komencighos dum la Internacia Junulara Kongreso (Strasburgo, Francio, 29.07 - 05.08.01).
Do, se vi shatus kunlabori, proponi, komenti ion, atentigi pri filmindaj okazajhoj k.s., skribu al
au anoncighu che TEJO-budo surloke.
TEJO-TUTMONDE: LA REDAKTEJO TRANSLOKIGHOS
En augusto 2001 la redaktejo de TEJO Tutmonde (papera gazeto de TEJO) translokighos, sed nova adreso ankorau ne estas aranghita. Intertempe paperajn poshtajhojn por TT sendu ne plu al la TT-adreso en Japanio sed al:
Centra Oficejo de TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.La retadreso <tejo-tutmonde@esperanto.org> daure funkcios.
NOVA RETADRESO DE LA KASISTO DE TEJO
Ilja De Coster, kasisto de TEJO, havas novan retadreson por mesaghoj rilataj al TEJO au UEA:
LITOVIO KANDIDATIGHIS POR IJK 2003
Antau semajno alvenis kandidatighletero de Litova Esperanta Junulara Ligo kun propono de la urbo Kaunas por la Internacia Junulara Kongreso (IJK). Se tiu propono estos akceptita, IJK 2003 gastos en Baltio.