Enhavo
TEJO SERCHAS LA NOVAN REDAKTORON DE "KONTAKTO"
Post tri jaroj da diligenta laboro, la nuna redaktoro de Kontakto, Sabira Stahlberg, decidis fini sian mandaton. TEJO serchas novan redaktoron por redakti Kontakto-n ekde la unua numero de 2002.
Kontakto estas la socikultura revuo de TEJO. Ghi aperas chiun duan monaton. Specialan atenton ghi donas al lernantoj de Esperanto, pere de facillingvaj artikoloj. Chiu numero postulas entute 2 - 3 semajnojn da laboro. La redaktoro ricevas kostorekompencon kaj modestan honorarion.
Interesatoj pri la posteno sendu (ghis la 10a de septembro 2001) kandidatighon, konsistantan el motiviga letero kaj vivresumo, al la estraro
Estos konsiderataj ankau proponoj pri kunlaboro inter du personoj (redaktanto kaj grafikisto). Pliaj informoj che
<http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/kontakto/
e-ktored.html>,
au skribu al la estraro au al la nuna redaktoro
TEJO AKTIVA EN LA UNIVERSALA KONGRESO
Kiam post unu semajno komencighos la UK en Zagrebo (Kroatio), tie ankau estos la aktivuloj de TEJO. Kiel kutime okazas junulara programo, pri kiu informos budo en la chefa kongresejo.
En la kunsidoj de la komitato de UEA reprezentos TEJO-n Sjoerd Bosga kaj Ilja De Coster (anstatauanto por Zoran Ciric'). Krome okazos neformalaj kaj formalaj renkontighoj inter la cheestantaj TEJO-estraranoj kaj la nova UEA-estraro.
Ni serchas junajn aktivulojn por informi pri junulara agado en la TEJO-budo. Se vi shatus helpi, kontaktu Sonja Petrovic'
BICIKLAJ KARAVANOJ AL LA INTERNACIA JUNULARA KONGRESO
Biciklista E-Movado Internacia (BEMI) aranghis 3 karavanojn por iri al la IJK (Strasburgo, Francio). La tri karavanoj kunighos la 29an de julio je la 14a horo antau la katedralo de Strasburgo. Ne hezitu veni por akcepti nian alvenon! Ni poste kune iros al la junulargastejo.
Suda Karavano (Barcelono - St Genis-Laval - Liono):
Zav'/Xavier - tel. +33 (0)2 51824263 (kun respondilo).
Norda Karavano (Londono - Ostendo - Bruselo - Luksemburgo):
Cirilo - tel. +33 (0)1 44677548 (kun respondilo).
La Orienta Karavano (de Varsovio) estas jam survoje.
Pliaj informoj:
<http://bemi.free.fr>, <http://ijk2001.free.fr>.
INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO - DECIDO PRI "PREMIO MELINDA"
La subvenciado de "Premio Melinda" por partopreno en la Internacia Junulara Semajno (IJS) chi-jare plivastighis danke al financa subteno de de David Coffin (Usono) kaj Budapeshta E-Domo. Do tri gejunuloj partoprenos la aranghon senpage kaj tri ricevos 50%-an rabaton; krome 80%-an rabaton ricevos 5 junaj kursgvidantoj de la Budapeshta E-Domo [Fonto: ret-info].
SEMINARIO EN GANAO
Hotelo Gye Men Enka, Akim-Oda, Ganao, 20 - 22.07.2001: la Zamenhofa E-Movado okazigos nacian esperantan seminarieton (35 partoprenantoj). Temo: "Esperanto! Kiel sciigi kaj konatigi la Ganaanojn".
Informoj: Alfred Arthur
UNULARA RENKONTIGHO EN BELGIO
PSKK2001 okazos de la 14a ghis la 16a de septembro en Essen (Belgio), apud la nederlanda landlimo. Informoj kaj alighilo haveblas che Lode Van de Velde