TEJO-aktuale: numero 19, 2001-07

Enhavo

ELEKTOJ EN TEJO: LIMDATO POR KANDIDATIGHI

Kiel anoncite en la pasinta numero, dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso - Strasburgo, Francio, 29.07 - 05.08.01) la komitato de TEJO kunvenos kaj elektos la novan estraron por 2001 - 2003, kaj la novajn komitatanojn C. La limdato por kandidatighi por unu el tiuj postenoj estas la 15a de julio. Ghis tiam eblas sendi vivresumon kaj motivigan leteron al Anna-Lena Eriksson

<anna-lena.eriksson@telia.com>

JUNULARA MOVADO EN KOLOMBIO

La junulara movado en Kolombio tre viglas kaj fruktodonas, ankau danke al la helpo de la plenkreskuloj. Aktivaj grupoj ekzistas en la urboj Bogoto, Kalio, Tuluo kaj Fusagasuga; en chi tiu lasta okazos Nacia Kongreso kaj la junularo pretigas kulturajn programerojn. En Medeghino kaj Ibageo oni planas starigi grupojn. Kolombia Esperanta Junulara Organizo (KolombEJO) esperas oficiale ighi landa sekcio de TEJO. Sugestojn kaj proponojn eblas sendi al ghia prezidanto, Rikardo Carrillo

<rcarrilloc@hotmail.com>