TEJO-aktuale: numero 18, 2001-07

Enhavo

TEJO: ELEKTOJ EN STRASBURGO

Dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso - Strasburgo, Francio, 29.07 -05.08.01) la komitato de TEJO kunvenos kaj elektos la novan estraron por 2001 - 2003, kaj la novajn komitatanojn C. Kandidatighojn (kun vivresumo kaj motiviga letero) por ambau elektoj sendu antau la kunveno al Anna-Lena Eriksson

<anna-lena.eriksson@telia.com>.

Vladka Chvatalova, Ghenerala Sekretario de TEJO

TEJO: LA ESTRARO STRATEGIUMIS

La nuna estraro de TEJO (anstatauota en Strasburgo) lastfoje kunsidis de la 7a ghis la 10 de junio. Ghis malfrue en la nokto oni diskutis kio estas la celoj de TEJO por la venontaj jaroj kaj kiujn agadojn ni prioritatu por ilin atingi. Tiun diskuton oni daurigos en Strasburgo.

Dum la pli "kutimaj" punktoj, ofte la atento revenis al Suda Ameriko. Tie la movado tre viglas kaj multe sin audigas. TEJO-anoj povas antaughoji la venontjaran Internacian Junularan Kongreson en Pato Branco (Brazilo), tuj antau la Universala Kongreso. Lige al ghi okazos aktivula-trejnseminario.

Kiuj ekde la IJK estos la kernaj agantoj kaj kunordigantoj en la internacia nivelo de TEJO? Daure bonvenas kandidatoj por kompletigi la novan teamon. La ghisnunaj kandidatoj estas nur de Sudameriko kaj okcidenta Europo, kaj chiuj krom Mayrim Sandoval estas knaboj. Kiuj alportos plian ekvilibrighon?

Finan elekton faros la komitato en Strasburgo.

Sjoerd Bosga, Prezidanto de TEJO

<sjoerd@esperanto.se>

"ESPERANTO SUB LA OMBRELEGO": KURSOJ POR TURISTOJ EN ITALIO

Planatas internaciaj E-kursoj por turistoj en italaj che-maraj urboj. Kiu volas scii pli pri la projekto, por partopreni, por kunlabori au por aranghi ion tian aliloke, skribu al Giorgio Bronzetti

<disvastigo@genie.it>.

NOVA ESPERANTA KOMPAKTA DISKO

La kompakta Disko "Meven" enhavas 8 bretonajn kantojn, esperanten adaptitajn kaj interpretitajn de la Bretona Esperanto-Koruso. Bretonio estas la plej okcidenta franca regiono; ghia lingvo, kelt-devena, preskau mortinta, nun viglas dank' al volo de la bretonoj mem. La disko disponeblas che Vinilkosmo

<http://www.vinilkosmo.com>