Enhavo
NOVA TEJO-VOLONTULO EKDE IJK
Dum sia kunsido kaj interkonsente kun la Centra Oficejo, la estraro de TEJO nomumis novan volontulon. Ekde la IJK en Strasburgo volontulos Christopher Culver. Christopher, juna aktivulo el Usono, antaue agadis en Usona E-Junularo. Pere de plentempa profesieca laboro por la Esperanto-movado li volas fari sian kontribuon al paco en la mondo.
"Volontuli por TEJO en la centra oficejo estas bona unua pasho" opinias Christopher.
Dum en la TEJO-oficejo longe volontulis Sandra Schweder, problemoj pri akirado de restadpermeso malhelpis la eklaboron de nova volontulo. Nur chi-printempe sin anoncis kandidatoj el landoj por kiuj la problemo ne tiom grandas au tute ne ekzistas. Estas bedaurinde ke nederlandaj (europaj) reguloj limigas la elekton de oficejaj volontuloj, sed des pli ghojige estas ke nun eklaboros Christopher. La estraro deziras al li sukcesan laboron kaj agrablan tempon en Roterdamo!
JAPANA ADRESO POR LA GAZETO "TEJO-TUTMONDE"
Rick Newsum, redaktoro de la papera gazeto de TEJO "TEJO Tutmonde", transloghighis al la adreso:
Swany-Apt. No. 8, Matsubara 981 Sirotori-Cho, Kagawa-ken, 769-2702, Japanio.La retadreso ne shanghighis:
<tejo-tutmonde@esperanto.org>.
EUROPA SKOLTA BULTENO EN ESPERANTO
Jam de pli ol 3 jaroj regule aperas le esperanta eldono de "Eurofax", monata bulteno la skoltaj asocioj kiu dissendighas per retposhto kaj aperas en la retpagho <http://www.scoutnet.org/eurofax/eo>.
Por aboni sendu mesaghon al
kun teksto: subscribe eurofax-eo.
Se vi emas kunlabori por la esperanta versio, unue abonu la anglan au francan version (originalajn) per mesagho al <listserv@scoutnet.org>
kun teksto: subscribe eurofax-en (au -fr), kaj anoncu vin che Guido Ricci
<cincinnato@tiscalinet.be> au <guido.ricci@scoutnet.org>.
ESPERANTAJ SKRIBAJHOJ EN BRAZILA BUSSTACIO?
En la venonta julio oni inauguros en Rondonopolis (Brazilo), novan autobusan stacidomon. La shildoj havos ankau esperantan tekston, kondiche ke oni elmontru la vivecon de Esperanto. Tial ni petas sendi al mallongan mesaghon, apoge al la propono, al la adreso:
<stacidomo@construmetron.com.br>
kun la temlinio: "Nova stacidomo kaj Esperanto". La uzeblaj lingvoj estas: E-o, portugala, hispana kaj angla.
INTERESAJ RETPAGHOJ
- Karaoke en Esperanto:
<http://www.rantac.com.br/users/alls>
(fonto: ret-info).
- Fotoj el la 25a Internacia Junulara Festivalo okazinta en Bolsena (Italio):
<http://www.yksi.org/ijf/page_01.htm>.
- "Kokosoto" ("Kune Kreskantaj Sur la Terglobo"), pagharo kun diversaj E-aj servoj: