Enhavo
"EUROSCOLA" EN ESPERANTO: KLASOJ SERCHATAS POR GHIN RIPETI
Post la sukcesa partopreno de E-aj klasoj en la tago "Euroscola" de la Europa Parlamento, endas trovi aliajn klasojn por venontjare. La laboron kunordigas francaj aktivuloj per la listo
eblas alighi per malplena mesagho al
<e-euroscola-subscribe@egroups.fr>.
Serchatas klasoj el EU-landoj kaj (en limigita nombro) el EU-kandidataj landoj. Tre simila al Euroscola estas la projekto "Interkulturo en EU". Informojn pri ghi oni povas peti de
Stefan MacGill <stefan.macgill@galamb.net>
Renato Corsetti <renato.corsetti@esperanto.org>
LINGVA FESTIVALO EN BEOGRADO: REZULTOJ
La 9an de junio en Beogrado, Jugoslavio, kadre de Forumo de Chirkaudanubaj E-istoj, Serba Esperanto-Junularo okazigis lingvan festivaleton. 17 lingvoj prezentighis; la komentoj de la ne-E-ista publiko estis pli ol kontentigaj.
Rezultoj: spertigho kaj entuziasmigho de la organizantoj (pli grandaj lingvofestivaloj kredeble okazos septembre en Chachak kaj printempe denove en Beogrado); kunlaborigho kun Junulara Konsilio de Beogrado kaj kelkaj kulturcentroj; montrado de uzeblo kaj utileco de E-o al ne-E-istoj.
Sonja Petrovic <sonjulino@hotmail.com>
NASKIGHANTA UNIVERSITATA E-GRUPO SERCHAS KONTAKTOJN
Enkonduka E-kurso atingas la lastajn lecionojn che la universitato en Lausanne (Svislando) kaj ni ekplanadas la daurigon. Kiuj universitataj E-kursoj/grupoj interesighus pri intershangho kun la naskighanta tiea grupo?
Stefano <ethno-culture@worldonline.ch>
<http://members.worldonline.ch/ethno-culture>
<http://www.esperanto.ch/etno-kulturo>
el la listo <universitato@yahoogroups.com>
SOMERA ESPERANTO-LERNEJO EN RESPUBLIKO SRPSKA
Bechichi (apud Budva), Respubliko Srpska (Bosnio kaj Hercegovino),10 - 20.08.2001: trinivelaj E-kursoj en che-mara hotelo, kun richa distra programo. Informoj kaj alighoj:
Esperanto-Ligo de Respubliko Srpska <elrs@blic.net>,
Dejan Shkrebic <vuka-sin@inecco.net>,
Mico Vrhovac <vsilva@blic.net>.
SEMINARIETO PRI ESPERANTO-MUZIK-KULTURO
Kultura Centro Esperantista, La Chaux-de-Fonds (Svislando), 24 - 29.07.2001: seminario "La muzika E-kulturo en la dua jarcento de nia lingvo" fare de Floreal Martorell, motoro de Eurokka (E-Rok-Asocio)