TEJO-aktuale: numero 15, 2001-06

Enhavo

INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO: LIMDATO KAJ REGULOJ POR "PREMIO MELINDA"

Kiel jam anoncite en TEJO-aktuale, "Premio Melinda" (memore al Melinda Szekeres) subvencias la partoprenon de B-landaj lernantoj au studentoj en la Internacia Junulara Semajno (Szombathely, Hungario, 13 - 19.07.2001).

La limdato por la premio estas la 20a de Junio. Sendu vian kandidatighon al Fondajho Esperanto

<eventoj@esperanto.org>

HU-1675 Budapest, pf. 87.

La dokumento estu papera au komputila (.txt, .pdf, eventuale .doc) kaj enhavu nomon, precizan adreson kaj naskighdaton, plus:

- Bezono: priskribu, kial vi bezonas la premion.

- Lingvoscio: vi mem skribu la dokumenton. Se vi estas komencanto, promesu, ke vi diligente lernos Esperanton.

- Movada aktiveco: priskribu viajn nunan aktivecon kaj estontajn planojn.

INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO: SENDU MUZIKON POR LA BABELA VESPERO!

Dum la "Babela Vespero" (por E-istoj kaj ne-E-istoj) oni prezentos diskajan muzikon el diversaj landoj. La organizantoj bezonegas vian helpon! Sendu al ili kompaktan diskon kun danc-kantoj (el via lando kaj en via lingvo!) au metu MP3-dosieron ien en la reton por ke ili povu elshuti ilin.

Hungara Esperanto-Junularo

<hej@math.bme.hu>

<http://www.esperanto.hu/hej>

ESPERANTO @ INTERRETO - TEMOJ DE LA VENONTA TEJO-SEMINARIO

La venonta TEJO-seminario EI (Esperanto @ Interreto - 27.10 - 04.11.2001, Stokholmo (Svedio) <http://www.esperanto.se/echei>) temos pri:

- Retregado - la bazaj scioj kiujn oni bezonas por povi uzi/regi la reton (serchi, publikigi, prezentstrukturoj, grafikado, HTML, unikodo, bazaj scioj pri kiel funkcias Interreto teknike kaj socie).

- Retkunlaboro - kiel oni povas kunlabori pere de la reto (retposhtlistoj, icq, irc, publikfontaneco, kiel TEJO povas uzi la reton plej bone).

- Retprogramado - teknikoj por povi fari programojn funkciantajn en la reto (CGI, ASP, JSP, PHP, Python, JS, formularoj, SQL, labormetodoj en retprojekto).

Cheforganizanto: Hokan Lundberg <hokan.lundberg@home.se>

PRELEGANTO SERCHATA POR ALGHERIO

Kadre de la nova projekto "Flugiloj de facila vento" oni planas prelegojn pri interlingvistiko, E-o kaj eventuale aliaj lingvistikaj temoj en algheriaj universitatoj. Por tio serchatas (kvazau)denaskan franclingvanon kunligitan al universitato au simila instanco. Chiuj kostoj repagotaj.

Kontaktulo: Renato Corsetti <renato.corsetti@esperanto.org>.

"VOJO AL HINDIO" EN CHEBOKSARY

Tendaro kun la temo "Vojo al Hindio" okazos apud Cheboksary (Chuvashio, Rusio) de la 23a ghis la 29a de Julio. Tri grupoj ekiros de Cheboksary la 21an kaj atingos la cellokon marshe, chevale au per paraplano (direktebla parashuto). Dum la arangho oni hinde vestighos, manghos, dancos, ritos, festos, rolludos, jogos, artos. Kotizo: 400 rubloj. Cheforganizantoj:

Dima Oshchepkov <dmir@online.ru>,

Ochjo Dadaev <esperanto@online.ru>,

Sasha Fedotova <sasxa@esperanto.org>.