TEJO-aktuale: numero 14, 2001-06-04

 

tejo

--AKTUALE--

plej freshaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado


al la chefa pagho

sendu novajhojn

TA-teamo

aligho al la listo

TA-arkivo

N-ro 14 (4 Junio, 2001)

Pri TEJO-aktuale


Teamo de TEJO-aktuale

Krom kunlaborantoj, kiuj provizigas la revuon per novajxoj, pri cxiusemajna apero de TEJO-aktuale respondecas:

Katya A. Ignatyeva (kunordiganto) <katido@mac.com>

Giuseppe Castelli (chefredaktoro) <giuseppe@agbms.ch>

Emilia Pruszynska (kontaktoj kun kunlaborantoj) <emiliad@wp.pl>


Kunlaborantoj

TEJO-aktuale estas revuo de junaj esperantistoj klaj por junaj esperantistoj. Ghia aktualeco dependas de ghustatempa informado pri diversspecaj okazintajhoj flanke de Landaj Sekcioj de TEJO kaj de unuopaj junaj esperantistoj. TEJO-aktuale bezonegas vian helpon! Ighu kunlaboranto de la revuo kaj sendu al ni chiajn informojn pri esperantaj junularaj okazajhoj! Por sendi viajn novajhojn, bonvolu skribi al:

<tejo-aktuale-red@esperanto.org>

Lau la sama adreso estas ankau bonvenaj viaj rimarkoj kaj proponoj pri la enhavo de TA kaj pri ghia aspekto. Antaudankon, kaj bonan legadon!

 

 

  • "EUROSCOLA" EN LA RETPAGHO DE EUROPA JARO DE LINGVOJ
  • JUNULARAJ LOGHEJO KAJ PROGRAMO CHE LA UNIVERSALA KONGRESO
  • RETPAGHOJ PRI TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO
  • LINGVAJ FESTIVALOJ EN JUGOSLAVIO
  • INFORMOJ EL KANADO
  • ESPERANTAJ KAJ ALILINGVAJ KURSOJ EN CHEHHIO
  • SABIRA STAHLBERG ELEKTITA AL LA AKADEMIO DE ESPERANTO

"EUROSCOLA" EN LA RETPAGHO DE EUROPA JARO DE LINGVOJ

La oficiala TTT-ejo de Europa Jaro de Lingvoj raportas pri la lasta "Euroscola"-tago kaj mencias la debaton Esperanto-Angla. Iru al <http://www.eurolang2001.org/eyl/news/
news.asp?LANG=FR&MODE=ARTCOV
ER&UNEID=1
>

(franca versio; malsupre de tiu pagho elekteblas aliaj lingvoj).

JUNULARAJ LOGHEJO KAJ PROGRAMO CHE LA UNIVERSALA KONGRESO

La UK (okazonta en Zagreb, Kroatio, 21 - 28.07.01) havos amasloghejon (8-10-litaj chambroj) ne menciatan en la mendilo en la dua bulteno. Ghi situas 25-30 minutojn trame de la kongresejo. Tie okazos ankau la junulara programo. La prezo estas 7 euroj tage (35 euroj por la tuta kongreso). Mendojn kaj program-proponojn sendu al Irina Barac

<ibarac@inet.hr>

(menciante vian kongresan numeron), kaj pagu al la konto de Kroata Esperanta Ligo (Hrvatska Postanska Banka 250000-978-3256804 - Hrvatski savez za esperanto), al via loka UEA-peranto au per UEA-konto. UK-retpagho:

<http://pubwww.srce.hr/esperanto
-kel/ukzagreb.htm
>.

RETPAGHOJ PRI TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO

La 5a TAKE okazis aprile en Meksikurbo kun tre vigla partopreno de junaj aktivuloj. Tre abunda materialo kaj pluraj centoj da fotoj haveblas che:

<http://Take2001.8k.com/index.htm>,

<http://br.geocities.com/ctcampinas/take2001>,

<http://web.mit.edu/quark/Public/meksiko>.

LINGVAJ FESTIVALOJ EN JUGOSLAVIO

Post la Lingva Festivalo okazonta en Beogrado (07 - 10.06.2001), alia planatas por septembro en Chachak. La interesighantoj povas skribi al Sonja Petrovic

<sonjulino@whoever.com>.

INFORMOJ EL KANADO

- Tri junuloj membras en la estraro de Kanada Esperanto-Asocio elektita la lastan marton. Du el ili aprile partoprenis 20-minutan programon en tutlanda televido; ghi tre favore prezentis la lingvon.

- Junulara renkontigho okazos en Toronto dum la somero, vershajne la 30-an de junio kaj la 1-an de julio. Interesighantoj skribu al

<pi@irrational.net>.

ESPERANTAJ KAJ ALILINGVAJ KURSOJ EN CHEHHIO

En Lancov (Moravio, Chehhio, apud la austria limo) okazos kursoj pri la lingvoj E-o, angla, franca, germana kaj rusa. Loghado en malluksa arbara domo, bonaj manghoj. Prezo: chirkau 5 euroj tage. La kursperiodoj estas:

01 - 14.07, 15 - 28.07, 29.07 - 11.08. Informoj: Pavel Sittauer,

tel. +420 618850196.

SABIRA STAHLBERG ELEKTITA AL LA AKADEMIO DE ESPERANTO

La redaktanto de la revuo de TEJO "Kontakto", Sabira Stahlberg, elektighis kiel nova membro de la prestigha Akademio de Esperanto. Gratulon!

 

TEJO-aktuale estas senpaga chiusemajna retrevuo de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Kompare al aliaj E-retservoj TA:

  • publikigas mallongajn informojn kaj strebas proviziigi adresojn de retpaghoj (au kontaktpersonoj) kie troveblas pli da materialo.
  • chiusemajne dissendas nur kelkajn, elektitajn novajhojn, interesajn por la junulara E-movado.
  • aboneblas senpage kaj ghia tuta enhavo troveblas che <http://www.esperanto.org/
    tejo/publikajhoj/aktuale/>
  • Oni povas libere sendi novajhojn koncerne junularan E-vivon lau la adreso:
    <
    tejo-aktuale-red>
    @esperanto.org >


Aligho al la revuo

Chi tie vi povas senpage aboni TEJO-aktuale-n. Skribu vian retadreson kaj klaku sur "Abonu". Ene de semajno vi ricevos vian unuan numeron!

Klaku chi tie por legi kiel malaboni au se la supra butono ne funkcias che vi. Au sendu mesaghon al la administranto de la listo je:
<tejo-aktuale-red2
@esperanto.org>


TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>

La arkivo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/>.

Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>

reen al la supro de la pagho

reen al la chefa pagho