Enhavo
BALDAU KUNVENOS LA ESTRARO DE TEJO
De la 8a ghis la 10a de junio kunvenos la estraro de TEJO por sia jam lasta estrarkunsido antau la elektoj. Kiel kutime, ghi havas plenplenan agendon, malgrau ke tre multo traktighas ankau per retposhto kaj (foje) telefono. Gravaj punktoj en la tagordo estas la venonta IJK en Francio, la postvenonta IJK, la financa stato, rilatoj kun diversaj Esperanto-instancoj kaj onta strategio. Strategiaj diskutoj estos grava parto de la kunsido, kiu celas ankau prepari la transiron al venonta estraro.
Ankau chi foje cheestos krom estraranoj kaj observanto de UEA kelkaj gastoj, kiuj kundiskutos kaj konatighos kun la laboro de la estraro. Temas pri Mayrim Sandoval (Venezuelo, strategio kaj sud-amerika agado), Federico Breda (Italio, eksteraj rilatoj kaj seminarioj) kaj Alain Fagot (Nederlando/Francio, IJK kaj oficej-komputila modernigo).
Se estas punktoj kiujn lau vi la estraro devus trakti, au se vi shatus plie envolvighi en ghia laboro, bonvolu kontakti:
Vlad'ka Chvatalova <vchvatalova@hotmail.com>
Sjoerd Bosga <sjoerd@esperanto.se>.
Retpagho de TEJO: <http://www.esperanto.org/tejo/>
MOVADO DE LINGVAJ FESTIVALOJ PROGRESAS
Kadre de la 5-a Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo, Beograd, 7-10 junio 2001), kiun organizas Esperanto-Instituto de Serbia Esperanto-Ligo, okazos Danuba lingvofestivaleto, kiun proponis kaj organize preparos SerbEJO (Serba Esperanta Junulara Ogranizo). La ideo pri tiu porjunulara programo estis bone akceptita.
Plia informo:
Sonja Petrovic: <sonjulino@whoever.com>
ARANGHO EN FORA SIBERIO
Unu el grandaj internaciaj ruslandaj E-arangxoj, Orienta Somera Esperantista Junulara Tendaro, kiu pasintjare gastigis partoprenantojn de la internacia karavano al IJK (Gonkongo), invitas chiujn partopreni ghin chi-jare.
Datoj: 01 - 10 de augusto, 2001
Loko: Tjumenj.
Plia informo: Lena Katajeva: <lenjo@rambler.ru>
JUNULARAJ ARANGHOJ EN DU KONTINENTOJ
- Kadre de la junulara programo de la 5-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE), kiun partoprenis krom plej aktivaj junaj esperantistoj de Ameriko ankau ghenerala sekretario de TEJO Vlad'ka Chvatalova, estis pridiskutita ebleco okazigi IJK-on en Brazilio.
Retpagho de la kongreso: <http://Take2001.8k.com/index.htm>
- La 24-27an de majo en Vraca (Bulgario) pasis la 7-a Balkana Junulara Konferenco (BAJK). Plian informon pri ghiaj rezultoj serchu en la sekva numero de TEJO-aktuale.