TEJO-aktuale: numero 12, 2001-05

Enhavo

GRAVA SUKCESO: "EUROSCOLA" EN ESPERANTO

"Euroscola" estas rolludo okazanta de tempo al tempo por popularigi la Europan Union inter gimnazianoj: ili kunvenas en la Granda Salono de la Europa Parlamento en Strasburgo, diskutas aktualajn demandojn kaj vochdonas kiel veraj parlamentanoj. La lasta Euroscola-tago okazis la 8an de majo kaj temis pri la rolo de la lingvoj en plivastighonta EU, lige al la Jaro de Lingvoj

<http://www.groups.yahoo.com/group/Jaro-de-
lingvoj-2001>

de Europa Unio kaj Konsilio de Europo (do entute preskau 50 landoj).

Danke al granda preparlaboro de kompetentaj aktivuloj (chefe Gilbert Stammbach) chi-foje cheestis ankau 171 junaj E-parolantoj kaj -lernantoj, el kiuj 35 rajtis partopreni la rolludon en la plenkunsidejo. Iliaj reprezentantoj prezentis siajn proponojn en esperanto, kun traduko al la franca. Tio tre impresis la cheestantajn gejunulojn, la oficistojn kaj ech la amaskomunikilojn (kaj tio en la urbo kie okazos la venonta Internacia Junulara Kongreso). Por pli da informoj vidu

<http://purl.org/net/europo>.

RAPORTO PRI LA TEJO-SEMINARIO PRI LINGVAJ FESTIVALOJ

La TEJO-seminario "La lingva chielarko - ponto al kulturaj trezoroj" okazis de la 25a de marto ghis la 1a de aprilo 2001 en la Europa Junulara Centro (Budapeshto, Hungario). Ghi estis dedichita al Europa Jaro de Lingvoj kaj celis trejni pri organizado de "Lingvaj Festivaloj", kiuj konsistas chefe el lingvaj prezentoj ("fulmaj kursoj"). TEJO konsideras tiajn projektojn tre perspektivaj por la agado de junularaj Esperanto-organizoj. La seminariaj programeroj temis interalie pri: Lingvaj Festivaloj (organizado, reklamado, lingvoprezentado...), Europa Jaro de Lingvoj, projektoj "Interkulturo" kaj "Indighenaj dialogoj". Partoprenis 37 homoj el 23 landoj. Laborlingvoj estis E-o kaj la angla.

PLiaj informoj: Jekaterina Jevlampieva:

<kat-jevl@cbx.ru>

KONTAKTO VOJAGHAS / BUNTA KONTAKTO

La tria numero de Kontakto 2001 temas pri vojaghado: ekologia tendaro en Ukrainio, veturo tra la sunsistemo rajdado en la Pireneoj, vizitoj al Istanbulo, Bankoko kaj Nankino, plus vojaghoj en Esperantujo de vjetnama komencantino, veterana esperantistino kaj knabino togolanda.

La kvara numero estas bunta kaj internacia: togolanda lernejo, ajdoso, la historio de Demokratia Respubliko Kongo, japana tradicia festo kaj rasismaj grupoj en Usono... En ambau numeroj aldonighas recenzoj, enigmo, legantleteroj ktp.

"Kontakto" estas dumonata kolora revuo de TEJO por junuloj kaj komencantoj. Individuaj Membroj kaj Patronoj de TEJO ricevas ghin automate. Chiuj aliaj povas aboni tra landa peranto au rekte che UEA

<uea@inter.nl.net>.

Grupoj de ricevantoj che la sama adreso havas rabaton. Vidu ankau:

<http://www.esperanto.org/internacia/TEJO/publikajhoj/
kontakto/e-kontakto.html>.