Enhavo
IJK 2001: INFORMOJ EL LA ORGANIZA TEAMO
La Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos en Strasburgo (Francio), 29.07 - 05.08.2001. Ghis la fino de aprilo alighis 266 homoj, el kiuj 236 havas retadreson kaj tiel abonas la jhus kreitan dissendoliston. Pri la programo jam eblas anonci prelegojn de Claude PIRON kaj Alain LAUFENBURGER (lingvisto el Japanio). Tiuj du prelegantoj ankau proponos dumnoktajn diskutrondojn.
La retpagharo de la IJK <http://purl.org/net/ijk2001/> estas jam 25-lingva, sed ankorau eblas aldoni pliajn lingvojn.
Alain FAGOT <AFagot@esperanto.org>, kunprezidanto de la Loka Kongresa Komitato
IJK 2001: SUBVENCIO POR LA VOJAGHO DE TEJO-AKTIVULOJ
TEJO, per sia fondajho "Partopreno IJK"
ofertas al siaj aktivuloj modestan kontribuon al iliaj vojaghkostoj al la IJK 2001. La iniciato estas ligita al aktivula trejnseminarieto kiu okazos dum du duontagoj kadre de la IJK, celante pliprofesiighon de nia agado. Por ricevi la subvencieton necesas:
- esti individua membro de TEJO;
- aktive partopreni la aktivulan trejnseminarieton kiu okazos dum IJK;
- esti aktivulo, chu rekte en TEJO, chu en Landa Sekcio de TEJO, chu en baldau fondota Landa Sekcio de TEJO;
- sendi kandidatighan leteron kun: bazaj informoj pri si (lando, adreso,agho, konataj lingvoj, interesighoj), mallonga biografio, eseeto pri movadaj motivoj kaj celoj, priskribo de sia vojaghvojo al Strasburgo, kaj takso de la vojaghkostoj.
Prioritaton ricevos la pli junaj kandidatoj, kaj tiuj kiuj aktivas pli rekte en TEJO. Vian kandidatighon sendu al la TEJO-kasisto: Ilja De Coster,
Varendrieskouter 47, BE-9031 Gent.
Rete: <ilja.decoster@rug.ac.be>,
telekopie: +32 (0)9 2278664. La kandidatigho alvenu plej laste la 1an de Junio 2001. Meze de Junio ni informos vin pri via elektigho au neelektigho.
IJK 2001: POSHTA STAMPO EN STRASBURGO
Al la IJK estas dedichita stampo uzata en la poshtoficejo de la strasburga stacidomo ghis la 4a de augusto. Projektis kaj financis la organizo TAKE-Esperanto.
LIMDATO POR TEJO TUTMONDE
La papera gazeto de TEJO "TEJO Tutmonde" atendas viajn artikolojn (laueble kun bildo/foto) pri agado via, vialanda au viaregiona. Kontribuojn por la venonta numero sendu antau la 1a de Junio (prefere kiel *.txt, au kiel MSWord 2 au 6,kun "cx" au lau Latin3).
Rick Newsum, redaktoro de TEJO Tutmonde
<tejo-tutmonde@esperanto.org>.
MIELA SEMAJNFINO EN FRANCIO: DATSHANGHO
La gastronomia kaj migrada semajnfino che la Nacia Parko de la regiono Ecrins (Francio) okazos unu semajnon pli malfrue ol anoncite en la pasinta numero de TEJO-aktuale. La definitivaj datoj do estas 15 - 17.06.2001.
Informoj: Junulara E-ista Franca Organizo <http://ttt.esperanto.org/jefo>,
Bruno FLOCHON <BFlochon@esperanto.org>,
Rozenn PICARD <RPicard@esperanto.org>.
NEESPERANTA LABORBRIGADO EN BURKINA-FASO
Gourcy (provinco Zondoma, Burkina-Faso), 24.07 - 13.08.2001: 6a internacia reforstiga laborbrigado "Ni reverdigu Burkina-Fason" por chirkau 200 partoprenantoj el la kvin kontinentoj, kun intereso pri ekologiaj problemoj kaj haltigo de dezertigho en la Sahelaj landoj.
Laborlingvo: franca. Informoj:
Por alighi au pluinformighi, urghe kontaktu la TEJO-oficejon:
Alighoj preter TEJO plej ofte ne akceptighas!